John Major
John MAJOR (proksimuma prononco "Ĝon Mejĝa") (naskiĝis la 29-an de marto 1943 , do nun 81-jara) estas britia politikisto. De la 28-a de novembro 1990 ĝis la 2-a de majo 1997 li estis la ĉefministro de Britio. Li reprezentas la Konservativan Partion de Britio. John Major estas membro de la Ordeno de la Ĝartero.
De majo 1979 ĝis 2001 li estis membro de la brita parlamento nome de la balotodistrikto Huntingdon. De 1987 ĝis 1989 li deĵoris kiel ĉefa sekretario de la ŝtata trezorejo (angle Chief Secretary to the Treasury sub la ĉefministrino Margaret Thatcher, inter julio kaj oktobro 1989 estis ŝtata sekretario pri eksteraj rilatoj kaj aferoj de la Komunumo de Nacioj, inter oktobro 1989 kaj novembro 1990 estis ministro pri financoj (angle Chancellor of the Exchequer) en la brita registaro kaj inter majo kaj junio 1997 gvidanto de la parlamenta opozicio.
Eksteraj ligiloj
redakti- neoficiala retejo pri John Major (angle) Arkivigite je 2011-08-08 per la retarkivo Wayback Machine
- pli pri John Major en la retejo de la brita registaro (same angle) Arkivigite je 2007-02-05 per la retarkivo Wayback Machine