Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                

Kilovathoro

mezurunuo de energio; 3,6 megaĵuloj
(Alidirektita el KWh)

Kilovathoro (mallonge kWh) estas unuo de laboroenergio.

kWh ne estas SI-unuo, ĉar tio estas la ĵulo (J). Ĵulo estas la samo kiel vatsekundo (Ws). La laboro de povumfonto de unu vato dum la 3600 sekundoj de unu horo estas unu vathoro (Wh), kiu egalas al 3600 J. Ĉar kilo signifas mil, kWh egalas 3.600.000 J, aŭ 3,6 MJ.

La difino de kWh estas: la laboro, kiu estas farata aŭ la energio kiu estas uzata, kiam povumfonto devas liveri kilovaton (1000 vatojn) dum unu horo.

Ĉar ĵulo estas tre malgranda, la neoficiala kWh ofte estas uzata, ekzemple en fakturo pri liverado de elektro. Pri elektrocentraloj estas uzata ankaŭ la megavathoro (MWh), t.e. milo da kilovathoroj; pri nacia elektra produktado, estas la gigavathoro (GWh), t.e. miliono da kilovathoroj; kaj eĉ pri monda elektra produktado, estas la teravathoro (TWh), t.e. miliardo de kilovatoj. Tamen krom tio (escepte por la elektrofakturo) la gigaĵulo (GJ) pli kaj pli estas uzata.

Ekzemplo: Inkandeska lampo de 100 vatoj, kiu lumas dum dek horoj, konsumas unu kilovathoron.

La kostoj por la produktado de unu kWh da elektro estas ĉirkaŭ 4 eŭrocendoj por elektrocentralo, kiu estas hejtata per tergasokarbo, kaj 5–8 eŭrocendoj, depende de la situo de la ventoturbino, por ventenergio (2003). La prezo por konsumantoj tamen estas multe pli alta.