Kaj-signo
Kaj-signo (&) estas logogramo por la vorto kaj. Ĝi ligaturas por la literoj et, "kaj" en Latino. La origino de la simbolo klarvideblas en la ĉi-dekstra ekzemplo; la maldekstra ekzemplo, kiu estas nun la plej ofta vario, pli poste evoluis. En Unikodo, la skribsigno estas U+0026 & ampersand (HTML &
· &, &
).
Interpunkciaĵoj |
---|
apostrofo ( ' ); ( ’ ) |
Aliaj tipografiaj markoj |
asterisko ( * ) |
kaj-ligaturo
redaktiKaj estas konjunkcio en Greka lingvo (και), Kopta lingvo (ⲕⲁⲓ) kaj Esperanto (kaj).
La ligaturo por ĝi estas litero kapo kun ekstra malalta streko: ϗ. Kopta lingvo havas la variantojn majusklan Ϗ kaj minusklan ⳤ.
-
Du variantoj de kaj.
-
Formo de kaj en arkaika malgranda litero
Komputado
redaktiHistorio
redaktiOni trovis kaj-signojn je antikvaj romiaĵoj de la 1-a jarcento. Dum ĉi epoko la simbolo estis kvadrateca ligaturo de la majuskloj E T. Iompostiome ĉi figuro iĝis pli kurba kaj "mola", ĝis la moderna vario supre montrata, ofte nomata kursiva kaj-signo.
En la 8-a jarcento la Okcidenta kaligrafio bone evoluis, precipe je la tielnomataj karolingaj minuskloj. La kaligrafoj multe uzadis la kaj-signon, ĉar ĝi rapidigis la skribadon de ofta vorto. Ĉi-tempo eĉ pli mallongigita vario ekzistis, kiel maldekstre montrate. Ofte oni nomis ĝin la "romia" kaj-signo.
Post la veno de preso en Eŭropo (1455), presistoj multege uzadis kaj la kursivan kaj la romian kaj-signojn. Ĉiu nova skribo havas sian propran &. Ĉar la kaj-signo originas jam en la Romia regno, multaj latinliteraj lingvoj ĝin uzas. Ĝia uzo en Esperanto varias: Kelkaj homoj ĝin enkondukis pro nacilingva influo, dum aliaj ĝin evitas, same kiel la romiajn ciferojn, pro simplecaj kialoj. Pli ofta esperanta mallongigo de "kaj" estas simpla "k".
Uzo
redaktiKomunuze, la simbolo & interŝanĝeblas kun la vorto kaj; la distingo inter ili plejparte temas pri estetiko. Tamen en filmaj nommencioj ks. ĝi indikas pli proksiman kunlaboron ol kaj. En formala skribado maloftas la uzo de & en teksto; skribistoj simple tutskribas la vorton kaj aŭ mallongigas per k.
En ĉiutaga manskribado la kaj-signo kelkfoje aspektas kiel kurba E vertikale trastrekita, iom simile al $ (dolara signo). Kelkfoje ĝi nure estas + (plusa signo) kun ondeto; la ondeto estas restaĵo de minuskla e.
La kaj-signo reprezentas vokalon en la Marŝala tipografio.
Komputado
redaktiLa kaj-signo respondas al signoj Unikoda kaj ASCII-a 38, aŭ deksesuma 0x0026.
En kelkaj komputillingvoj, & signifas "logikan kaj-on".
Multaj komputillingvoj kun C-a sintakso diferencigas inter:
- && por logika kaj-o
- & por bitopa kaj-o
En komputillingvo BASIC & dumaniere uzatas. Oni uzas ĝin por indiki variablon de tipo long, aŭ longo de 32 bitoj. Oni ankaŭ uzas ĝin inter du aroj (variabloj aŭ konstantoj) por kunkatenigi ilin.
Ĉefine de komando en la uniksa ŝelo ĝi indikas, ke la koncerna komando fone okazadu.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- The Ampersand "La kaj-signo" (anglalingva), artikolo skribita por Adobe de Max CAFLISH