Karola Premio
La Karola Premio, plennome Internacia Karola Premio de Aĥeno, germane Internationaler Karlspreis zu Aachen, estas premio kiun ĉiujare la urbo Aĥeno transdonas por meritoj rilate al la unuiĝo de Eŭropo. La premio konsistas el sumo de kvinmil eŭroj kaj medalo kun la bildo de Karolo la Granda.
Karola Premio | ||
Oficiala titolo | Karlspreis | |
premio pri politiko | ||
---|---|---|
9-an de majo 2014 | ||
Nomita laŭ | Karolo la Granda | |
Objekto | Medalo | |
Priskribo | Civila premio rekompencanta meritojn por la eŭropa unuigo | |
Organizanto | Societo por la atribuo de la internacia Karola Premio de la urbo Aĥeno | |
Lando | Germanio | |
Fondita en | 1950 | |
En TTT | http://www.karlspreis.de/ | |
Kristnaske 1949 grupo de aĥenaj civitanoj fondis, laŭ iniciato de komercisto, la fondaĵon "Internacia Karola Premio de la urbo Aĥeno", kaj deklaris ke ĝin ricevu personoj kiuj subtenas la ideon de la eŭropa unuiĝo en politika, ekonomia kaj spirita rilato. Oni transdonas la premion tradicie ĉe la ĉielira tago en la kroniga salono de la urbodomo de Aĥeno. La elekton faras kuratorio de fondaĵo, en kiu kunsidas civitanoj kaj funkciuloj de Aĥeno.
Premiitoj
redakti- 1950 - Richard Nikolaus Graf von Coudenhove-Kalergi
- 1951 - Hendrik Brugmans
- 1952 - Alcide De Gasperi
- 1953 - Jean Monnet
- 1954 - Konrad Adenauer
- 1956 - Sir Winston Churchill
- 1957 - Paul-Henri Spaak
- 1958 - Robert Schuman
- 1959 - George Catlett Marshall
- 1960 - Joseph Bech
- 1961 - Walter Hallstein
- 1963 - Erwin Richard George Heath
- 1964 - Antonio Segni
- 1966 - Jens Otto Krag
- 1967 - Joseph Luns
- 1969 - Komisiono de la Eŭropaj Komunumoj
- 1970 - François Seydoux De Clausonne
- 1972 - Roy Jenkins
- 1973 - Salvador de Madariaga
- 1976 - Leo Tindemans
- 1977 - Walter Scheel
- 1978 - Konstantin Karamanlis
- 1979 - Emilio Colombo
- 1981 - Simone Veil
- 1982 - Reĝo Juan Carlos 1-a de Hispanio
- 1984 - Karl Carstens
- 1986 - la popolo de Luksemburgio
- 1987 - Henry Kissinger
- 1988 - François Mitterrand kaj Helmut Kohl
- 1989 - Frato Roger Schütz, Taizé
- 1990 - Gyula Horn
- 1991 - Václav Havel
- 1992 - Jacques Delors
- 1993 - Felipe González Márquez
- 1994 - Gro Harlem Brundtland
- 1995 - Franz Vranitzky
- 1996 - Reĝino Beatrikso de Nederlando
- 1997 - Roman Herzog
- 1998 - Bronislaw Geremek
- 1999 - Tony Blair
- 2000 - William J. Clinton
- 2001 - György Konrád
- 2002 - la valuto Eŭro
- 2003 - Valéry Giscard d’Estaing
- 2004 - Pat Cox
- La 24-an de marto 2004 oni unike aljuĝis eksterordinaran Karolan Premion, nome al papo Johano Paŭlo la 2-a.
- 2005 - Carlo Azeglio Ciampi
- 2006 - Jean-Claude Juncker
- 2007 - Javier Solana
- 2008 - Angela Merkel
- 2009 - Andrea Riccardi
- 2010 - Donald Tusk
- 2011 - Jean-Claude Trichet
- 2012 - Wolfgang Schäuble
- 2013 - Dalia Grybauskaitė
- 2014 - Herman Van Rompuy
- 2015 - Martin Schulz
- 2016 - Papo Francisko
- 2017 - Timothy Garton Ash
- 2018 - Emmanuel Macron
- 2019 - António Guterres
- 2020 - Klaus Johannis (transdonita en 2021)
- 2022 - Svjatlana Ciĥanoŭskaja, Maryja Kalesnikava, Veranika Cepkala
- 2023 - la ukraina popolo kaj Volodimir Zelenskij