Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                

Keuruu

komunumo en Finnlando
3 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 1 dec. 2023.

Keuruu estas urbo kaj komunumo en la okcidenta parto de la provinco Meza Finnlando de Finnlando. Ĝis la jaro 2009 ĝi ankaŭ apartenis al la tiutempa gubernio Okcidenta Finnlando. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 9 184 loĝantoj sur areo de 1 258 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 7 loĝantoj/km². El la areo, 170,2 km² estas akvo.

Keuruu

Blazono de Keuruu

Situo de Keuruu en Finnlando

Blazono Situo
Map
Keuruu
urbetokomunumourbo
www.keuruu.fi
Gubernio Okcidenta Finnlando
Provinco Meza Finnlando
Fondita 1652
Areo 1 430,8 km²
Loĝantaro 9 184 (2023)
vdr

Oni fondis Keuruu en 1652. Pihlajavesi estis distingita el Keuruu en 1895 kaj Multia en 1898, sed Pihlajavesi estis ligita reen al Keuruu 1969. Ekde la komenco de 1986 la loĝloko estas urbo.[1]

Keuruu estas taksita kiel la plej naturbela mezfinnlanda komunumo.

En la komunumo situas ankaŭ la pentekosta kristana centro Iso Kirja ("granda libro").

La presejo de la libroeldonejo Otava ankaŭ situas en Keuruu.

la urbodomo
la konferenco de sankta Johano en la kristana centro Iso Kirja

Famuloj

redakti


Referencoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti