Kisunyom
vilaĝo en la departemento Vas (Vaŝ) de Hungario
Kisunyom [kiŝunjom] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Szombathely. Unin estas slava nomo. La antaŭe estanta vorteto signifas eta, tio faras diferencon de iama komunumo Nagyunyom.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 10 km²
- Loĝantaro: 380
- Poŝtkodo: 9772
- Telefonprefikso: 94
- Koordinatoj: 47°08′47″N 16°38'31″E
Situo
redaktiLa komunumo situas laŭ la ĉefvojo kaj laŭ la fervojo inter Körmend kaj Szombathely. La lasta urbo troviĝas 10 km-ojn.
Historio
redaktiRestis restaĵoj el la neolitiko kaj el la bronzepoko. La unua mencio devenis el 1318 en formo "Unon". En Kisunyom migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
redaktiLa vilaĝo havas mezepokan romkatolikan preĝejon de Sankta Mikaelo, kiu forbruliĝis en 1869, poste rekonstruiĝis. Alia vidindaĵo estas kastelo de Reissig.