Kivifrukto
Ĉi tiu artikolo temas pri frukto. Por genro de birdoj kun 5 specioj rigardu la paĝon Kivio. Por kromnomo por novzelandano legu la artikolon Kivioj (homoj). |
Kivifrukto[1] aŭ kivo[2] estas la manĝebla frukto de kultivataj specioj de aktinidioj, precipe de la delikata aktinidio (verda kivifrukto) kaj la ĉina aktinidio (ora kivifrukto).
Kivifrukto | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Verdaj kivifruktoj
| ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Actinidia deliciosa | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Nomo
redaktiEn Ĉinio estis natura frukto nomata míhóutáo (獼猴桃, "rezusa persiko"), kiun rezusoj amis. Eŭropanoj nomis ĝin "ĉina groso", ĉar ĝi venas origine el Ĉinujo, kaj ĉar ĝi similas al groso. Tamen la frukto estis malmulte konata en Eŭropo antaŭ 1959, kiam la novzelanda frukt-eksporta kompanio Turners and Growers ekpropagandis la frukton kaj per la nomo "kiwi" ligis ĝin al la lando (por kiu la kivio estas la nacia birdo). Nun oni multlande kultivas aktinidion por la produktado de kivifruktoj.
En Esperanto konkurencas inter si la formoj "kivifrukto" (formita per kunmetaĵo de la birdonomo "kivio" kun "frukto") kaj la novradika formo "kivo". Iom malpli oftas la uzo de "kivio" sen la aldona "frukt" por la frukto. Dum PIV ekde 2002 registras la formon "kivo", pluraj aliaj vortaroj[1] listigas la formon "kivifrukto". En diskuto okazinta en la Akademio de Esperanto en 2015, la plejmulto de la Akademianoj preferis la formon "kivifrukto", pro kio tiu formo estas uzata en nova Esperanto-kursaro verkita Akademiano Katalin Kováts kune kun aliaj gvidaj Esperantistoj.
Specoj
redaktiKultivistoj produktis diversajn specojn de kivifruktoj. La plej disvastigitaj estas ovo-formaj kaj havas longon inter 5 kaj 8 cm. Ilia ŝelo estas ore bruna kaj havas mallongajn harojn; la karno estas verda aŭ flave verda. La nigraj semetoj estas manĝeblaj. Ekzistas ankaŭ senharaj specoj, konsiderinde malpli grandaj.
La ora kivifrukto, kun flava pulpo, pli dolĉa kun malpli acida gusto, estas nova kultiv-variaĵo de la ĉina aktinidio, produktata de la New Zealand Crown Research Institute (Novzelanda Krona Esplorinstituto).
Nutra valoro
redakti100 g da freŝa produkto:
Ora | |
Energia valoro | 54,9 kkal/226,8 kĴ |
Karbonhidrato | 11,3 g |
Proteino | 1,3 g |
Graso | 0,6 g |
Fibro | 1,4 g |
Vitamino C | 108,9 mg |
Vitamino E | 2,2 mg |
Natrio | 0,003 mg |
Vidu ankaŭ
redakti- kivio
- Actinidia chinensis. Ties fruktoj havas flavan fruktkarnon. Ĝi estas vendata sub la marko „Kiwi Gold“.
- Actinidia arguta frosttolera specio kun malgrandaj glatajn kaj verdaj fruktoj.
- Actinidia kolomikta, la fruktoj ne taŭgas por la komerco, ĉar ili rapide falas de la planto.
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 La formo "kivifrukto" estas listigita interalie en la jenaj vortaroj:
- English-Esperanto-English Dictionary (John Wells, 2010)
- Multlingva tradukvortaro majstro.com
- Australian and New Zealand to Esperanto Online Dictionary
- ↑ novaldonaĵo en PIV2002