Kolektiva loĝejo
Kolektiva loĝejo aŭ multfamilia loĝejo estas tipo de homa loĝejo en kiu kelkaj familiaj hejmoj estas en la sama konstruaĵo.[1][2] Tiu koncepto malas al tiu de unufamilia loĝejo,[3] kaj ankaŭ estas diferenca de la intermeza aŭ duon-kolektiva loĝado (apudigitaj loĝejoj kiel ĉe tiu kolektiva, sed kun unuopaj alirejoj kaj apartaj eksteraj spacoj).[4]
Oni ne konfuzu la koncepton de kolektiva loĝejo kun tiu de kolektivigita loĝejo, rezulto de la kolektivigo de la loĝado en la kunteksto de kolektivigitaj revoluciaj procezoj (kommunalka en Sovetunio), nek tiun kun tiu de domokupado aŭ kun tiu de publika loĝejo. Aliflanke, la koncepto de kolektiva loĝejo diferencas ankaŭ de aliaj uzoj neloĝaj de konstruaĵoj, kiel esta la ekonomiaj funkcioj (industriaj, komercaj aŭ oficejaj konstruaĵoj) aŭ la ekipaj (edukaj, sansistemaj, sportaj konstruaĵoj).
-
Hongkongo. La malabundo de spaco postulas amasigon de loĝejoj.
-
Paseo de la Reforma (Meksikurbo).
-
Parque Central (Karakaso).
-
Asa Sul de Brazilio.
-
Lovejoy Street (Portland).
Notoj
redakti- ↑ Gaby Maldonado, Vivienda multifamiliar, retejo 'Scribd'. Alirita la 19an de aprilo 2019.
- ↑ Úrsula Patricia Acuña Kuchenbecker, Renato Macciotta Pulisci, “Estudios para el desarrollo y construcción de un proyecto inmobiliario”, Arkivigite je 2013-12-26 per la retarkivo Wayback Machine dokumento pdf.
- ↑ Yves Heuillard, Habitat collectif ou maison individuelle?, Arkivigite je 2019-04-19 per la retarkivo Wayback Machine retejo 'dd magazine', 'Urbanisme, Société, Collectivités', 13a de februaro 2010. Alirita la 19an de aprilo 2019.
- ↑ Bernard Haumont, Alain Morel (eld.), La société des voisins: Partager un habitat collectif, Direction de l'architecture et du patrimoine, 'Ethnologie de la France', Éditions MSH (2005), 334 pp. ISBN 9782735110612 kaj Noël Jouenne, Dans l'ombre du Corbusier: Ethnologie d'un habitat collectif ordinaire, Éditions L'Harmattan, París, 2007, 154 pp. ISBN 9782296033108