Korpotemperaturo
Korpotemperaturo estas la temperaturo de homa aŭ besta korpo.
Temperaturtabelo
redaktiJen kiel difiniĝas tabele la temperaturoj ĉe plenkreskulo (de homoj):
de 25 °C | Malsupra limo al morto |
33 °C | subfridigo |
35 °C | hipotermio |
36 - 37 °C | normala temperaturo (senfebra) |
37 - 38 °C | plialtigita temperaturo (preskaŭfebra) |
38 - 39 °C | malforta febro (febra) |
39 - 40,5 °C | forta febro |
41 °C | fortega febro (hiperpireta febro) |
42 °C | kolapso |
super 42,6 °C | morto pro proteinkoagulado |
Bestoj
redaktiEkzistas bestoj, kies korpotemperaturo varias laŭ la medio kaj tiel ŝparas energion (ĉefe reptilioj), kaj aliaj, inter ili birdoj kaj mamuloj, kiuj konservas konstantan korpotemperaturon.
Birdoj estas la bestoj, kiuj havas plej altajn temperaturojn – de 38 ĝis 42 °C.