Komputila karto
(Alidirektita el Kromkarto)
Komputila karto estas peco de aparataro per kiu eblas pliampleksigi la funkciadon de komputilo. Per tia karto la funkciado kiu ne estas havebla en komputilo povas esti aldonita aŭ ĝia kapacito povas esti plialtigita. Komputilaj kartoj estas muntitaj en la ĉeftabulo.
Ofte krom la aparatara karto estas ankaŭ bezonata programaro en formo de pelilo kaj/aŭ aplikaĵo.
Tipoj de komputilaj kartoj
redakti- ISA - la malnova normo de IBMaj komputiloj (ĝis ĉirkaŭ 1998)
- EISA kaj VESA - 32-bita ISA normo; limigite aplikita
- PCI - la nova normo, ekuzita en 1991, ekde 1995 pli kaj pli ofte aplikita, ankaŭ ekster IBMaj komputiloj, kiel de Apple, Sun kaj Digital Equipment.
- PC Card - komputila karto por tekokomputiloj,
- AGP - normo por grafikaj kartoj (ĝis ĉirkaŭ 2005)
- PCI Express - la nova normo por grafikaj kartoj (ebla anstataŭanto por PCI)
Ekzemploj de komputilaj kartoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiUSB.