László Hollós
László Hollós [lAslO holOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hollós László estis hungara botanikisto, fungosciencisto, instruisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1904).
László Hollós | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de junio 1859 en Szekszárd |
Morto | 16-an de februaro 1940 (80-jaraĝa) en Szekszárd |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | botanikisto |
László Hollós [1] naskiĝis kiel Schwarzkopf László la 18-an de junio 1859 en Szekszárd. Li mortis la 16-an de februaro 1940 en Szekszárd.
Biografio
redaktiLászló Hollós frekventis 2 universitatojn en Budapeŝto. En 1890 li laboris en universitato ĉe Géza Entz. En 1891 li ekinstruis en mezlernejo en Kecskemét. En 1898 li partoprenis en ekspedicio al Kaŭkazo. En 1911 li havis konflikton kun Pongrác Kacsóh, tial li neniigis sian kolektaĵon kaj emeritiĝis. Li estis grava sciencisto pri la fungoj.
Memorigiloj
redaktiLian nomon portas ekzemple la jenaj fungoj: Hollosia vertesensis, Camarosporium hollosii, Disciseda hollosiana, Hypnum hollosianum, Leptospheria hollosii, Seimatosporium hollosii.
Verkaro (elekto)
redakti- Adatok a Ranunculaceák rhizomáinak alak- és szövettanához, (1892)
- Magyarország földalatti gombái (Subteraj fungoj de Hungarujo), (1905)
- Szekszárd vidékének gombái (Fungoj de regiono de Szekszárd), (1937)