La Palma
Ĉi tiu artikolo temas pri insulo en la okcidenta parto de insularo Kanarioj. Por urbo sur la insulo rigardu la paĝon Santa Cruz de La Palma. Por orienta provinco de Kanarioj legu la artikolon Provinco La Palmoj. Por ĉefurbo de la orienta provinco de Kanarioj disponeblas la paĝo Las Palmas de Gran Canaria. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Palma (apartigilo). |
La Palma (oficiale San Miguel de La Palma, "Sankta Mikaelo de la Palmo" esperante) estas insulo de la hispana regiono de Kanarioj, en la Atlantika Oceano. Ĝia ĉefurbo estas Santa Cruz de La Palma.
La Palma | ||
---|---|---|
vulkaninsulo, administra teritoria unuo [+] | ||
Lando | Hispanio | |
Supermara alteco | 2 426 msnm [+] | |
Koordinatoj | 28° 40′ N, 17° 52′ U (mapo)28.666666666667-17.866666666667Koordinatoj: 28° 40′ N, 17° 52′ U (mapo) [+] | |
Plej alta punkto | Roque de los Muchachos [+] | |
Akvokolektejo | 708,3 km² (70 830 ha) [+] | |
Areo | 708,3 km² (70 830 ha) [+] | |
Loĝantaro | 81 350 [+] (2017) | |
Denseco | 114,85 loĝ./km² [+] [+] | |
Horzono | UTC±00:00 [+] | |
La Palma | ||
Vikimedia Komunejo: La Palma [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Geografio
redaktiLa insulo havas surfacon de 708,33 km² (10% de la kanaria teritorio) kaj loĝantaro je ĉirkaǔ 85 000 homoj.
La Palma estas tre kruta, kun alteco de 2.426 m en la Roque de los Muchachos, monto kie ekzistas tre grava astronomia scienca observejo. Ĝi ankaŭ enhavas la vulkanon Cumbre Vieja (Maljuna Pinto), unu el la plej aktivaj vulkanoj en la Kanarioj. Cumbre Vieja kovras la sudajn du-trionojn de la insulo kaj plej aktuale erupciis en septembro 2021.
En la centro troviĝas granda vulkanbuŝo kiu formas la Nacian Parkon de la Caldera de Taburiente, kreitan en 1954. Aliaj vulkanoj estas San Andrés kaj Teneguía, kiu la lastan fojon erupciis en oktobro 1971.
Ekde 2002, la tuta insulo estas Rezervejo de la Biosfero,[1] estante la tria kanaria insulo al kiu Unesko agnoskas tiun protektadon. La kanaria pino estas la vegetala simbolo de la insulo La Palma.[2]
Municipoj
redaktiLa Palma estas dividita en 14 municipojn: 7 en la okcidenta kaj 7 la orienta deklivaroj:
Faŭno kaj flaŭro
redaktiLa insulo situas en la ekoregiono de la kanariaj sekaj duonarbaroj kaj arbaroj.
Bildaro
redakti-
La sep Kanariaj insuloj.
-
La Palma (satelita foto) kaj Caldera de Taburiente unuarange.
-
Plej alta altaĵo.
-
Nubmaro sub la Teleskopo William Herschel.
-
Arbaro Tilos.
-
Teleskopo MAGIC en Roque de los Muchachos.
-
Norde el Fuencaliente.
-
Vulkano de Taburiente.
-
Bananejo de La Palma.
-
Gravuraĵoj de guanĉoj.
-
Observatorio de La Palma.
-
Teleskopo MAGIC
-
Roque de los Muchachos.
-
Altmontara plantaro.
-
Vulkano Cumbre Vieja.
-
Elaviadila bildo.
Referencoj
redakti- ↑ «La Palma Reserva Mundial de la Biosfera | Reserva Mundial de la Biosfera La Palma». www.lapalmabiosfera.es. Arkivita el originalo la 8an de marto 2018. Konsultita la 27an de februaro 2017.
- ↑ «EL PINO CANARIO». Foro de Tiempo.com. Konsultita la 6an de januaro 2017.
Literaturo
redakti- Hernández Luis, José Ángel (2006). Transportes y comunicaciones en La Palma: una imagen desde la prensa (1850-1936). Las Palmas de Gran Canaria: Anroart Ediciones. ISBN 84-96577-36-8.
- Martín Rodríguez, Ernesto: "La Palma y los Auaritas". Centro de la Cultura Popular Canaria. Santa Cruz de Tenerife. 1992.
- Paz Sánchez, Manuel de (2003). La ciudad: una historia ilustrada de Santa Cruz de La Palma. Vizcaya: Centro de la Cultura Popular Canaria. ISBN 84-7926-427-6.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- oficiala retejo Cabildo Insular de La Palma
- La Palma - Oficial Retejo de Turismo de las Islas Canarias Arkivigite je 2011-11-07 per la retarkivo Wayback Machine
- Statistiko de Kanarioj, Instituto Canario de Estadísticas.