Lajos Linek
Lajos LINEK [lajoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Linek Lajos estis hungara-usonana pentristo, grafikisto, karikaturisto, ilustristo.
Lajos Linek | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de novembro 1859 en Gyönk |
Morto | 31-an de julio 1941 (81-jaraĝa) en Klevlando |
Ŝtataneco | Usono Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo grafikisto |
Lajos Linek [1] naskiĝis la 17-an de novembro 1859 en Gyönk (Hungara reĝlando), li mortis en aŭgusto de 1941 en Klevlando (Usono, Ohio).
Biografio
redaktiLajos Linek studis en Reĝa Modela Desegna Lernejo. Post siaj studoj li estis konata karikaturisto, ilustristo en pluraj gazetoj en Budapeŝto. Ekde 1883 liaj ilustraĵoj, eĉ titolpaĝoj aperis en Üstökös, poste en Vasárnapi Újság, Kakas Márton, ktp. Li kreis ankaŭ virinajn portretojn. En 1910 li migris al Usono, kie li estis same ilustristo por anglaj kaj hungaraj gazetoj kaj portretisto de konataj personoj. En 1917 li ricevis usonan civitanecon kiel Louis Linek.
Elektitaj ekspozicioj
redakti- Budapeŝto (1907)
- Arad (urbo) (1908)
Elektitaj pentraĵoj aŭ similaj artaĵoj
redakti- karikaturo pri Károly Lotz (vidu la malsupran bildon!)
- Lajos Kossuth ĵus mortinta en Torino
- internaj ornamaĵoj en grekokatolika preĝejo de Klevlando
- Dr. Nebántsvirág (afiŝo antaŭ 1910)
- Frizura (karikaturo)
- memportreto (vidu la bildon dekstre!)
- karikatura memportreto (tuĉo)
Fontoj
redakti- hungarlingva biografieto kun memportreto
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-06-17 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-06-17 per la retarkivo Wayback Machine
-
Virino