Lernejo de Orientaj kaj Afrikaj Studoj
La Lernejo de Orientaj kaj Afrikaj Studoj - angle School of Oriental and African Studies,[1] mallongigite SOAS, brita prononco [ˈsoʊæs] - estas publika esploruniversitato en Londono, Anglio, kaj estas konstitucia kolegio de la federacia Universitato de Londono. Por simpleco, ĝi nun kutime nomatas SOAS University of London, "universitato SOAS de Londono". Fondita en 1916, SOAS situas en la areo Bloomsbury de centra Londono.
Lernejo de Orientaj kaj Afrikaj Studoj | |||||
---|---|---|---|---|---|
publika esplorada universitato eldonejo de malfermita aliro altlernejo constituent college (en) organizaĵo pri edukado | |||||
moto | Knowledge is Power | ||||
Informoj | |||||
fondodato | 1916 | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 51° 31′ 19″ N, 0° 7′ 44″ U (mapo)51.52205-0.12899999999999Koordinatoj: 51° 31′ 19″ N, 0° 7′ 44″ U (mapo) | ||||
lando | Britio | ||||
urbo | Londono | ||||
adreso | School of Oriental and African Studies, Thornhaugh Street, Russell Square, London, WC1H 0XG | ||||
poŝtkodo | WC1H 0XG | ||||
Nombroj | |||||
nombro de studentoj | 6 295 vd (stato: 2021) | ||||
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | ||||
Listoj | |||||
membro de | |||||
| |||||
| |||||
jura formo | royal charter company vd | ||||
| |||||
| |||||
SOAS estas unu el la ĉefaj institucioj de la mondo por la studo de Azio, Afriko kaj Mezoriento.[2][3] Ĝia biblioteko estas unu el la kvin naciaj esplorbibliotekoj en Anglio.[4] SOAS ankaŭ enhavas la Brunejan Galerion, angle Brunei Gallery, kiu aranĝas programon de interŝanĝoj de nuntempaj kaj historiaj ekspozicioj de Azio, Afriko kaj la Proksima Oriento kun la celo prezenti kaj reklami kulturojn el tiuj ĉi regionoj. La jara enspezo de la institucio por 2021-22 estis 98.0 milionoj da britaj pundoj (£) el kiuj 6.1 milionoj £ estis de esplorsubvencioj kaj kontraktoj, kun elspezo de 117.8 milionoj £.
SOAS estas dividita en tri fakultatojn: Fakultato de Arto kaj Homaj sciencoj, Fakultato de Lingvoj kaj Kulturoj, kaj Fakultato de Juro kaj Sociaj Sciencoj kiu inkludas la Lernejon SOAS de Juro. La universitato ofertas ĉirkaŭ 350 bakalaŭro-kombinaĵojn, pli ol 100 unujarajn kursojn por akiro pri grado de magistro, kaj doktorigajn programojn en preskaŭ ĉiu sekcio. La universitato "produktis" plurajn ŝtatestrojn, registaraj ministrojn, diplomatojn, centrajn bankistojn, juĝistojn de Supera kortumo, Nobel-premiitojn pri paco, kaj multajn aliajn famajn gvidantojn tra la mondo. SOAS estas membro de la Asocio de Ŝtatkomunumaj Universitatoj, Association of Commonwealth Universities establita en 1913.
Konataj dungitoj
redakti- David Marshall Lang (1924-1991)
- Lao Ŝe (1899-1966)
- Fatemeh Keshavarz (1952-)
- John Saeed
Referencoj
redakti- ↑ universitata ĉarto en la retejo de la institucio Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- ↑ artikolo Daily Telegraph Education Guide de la brita gazeto The Telegraph de la 3-a de aŭgusto 2016 (angle)
- ↑ listigo de britaj universitatoj de la brita gazeto The Times de la 13-a de novembro 2021
- ↑ konsulta artikolo de la retejo ioe.ac.uk el 2015