Literatura Foiro
Literatura Foiro estas grava kultura revuo, la plej longe kaj senpaŭze aperanta en la historio de la Esperanto-literaturo. La revuo gastigas precipe beletron, sed ankaŭ muzikon, teatron, kinon, sociologion, lingvistikon, kulturpolitikon.
Literatura Foiro | |
Kovrilpaĝo de la n-ro 281, Junio 2016
| |
periodaĵo | |
---|---|
Speco | kultura revuo en Esperanto |
Formato | A5 |
Periodeco | dumonata |
| |
Lando | Svislando |
Urbo | La Chaux-de-Fonds |
Posedanto | LF-koop |
Ĉefredaktisto | Perla Martinelli |
Establodato | 1970 |
Prezo | 56 CHF jare |
Stabo | Tomasz Chmielik Marie-France Conde Rey Alessio Giordano Carlo Minnaja Julian Modest István Nemere Bertil Nilsson Vinko Ošlak Fernando Pita Giorgio Silfer Walter Żelazny |
ISSN | 0393-2907 |
| |
Retejo | www.esperantio.net |
Enhavo
redaktiEn la revuo troviĝas kelkaj kutimaj rubrikoj, i.a.:
- “Memore pri„ – omaĝoj al verkistoj nelonge forpasintaj
- “En vitrino„ – recenzoj de aparte legindaj libroj
Krom tiuj rubrikoj aperas ankaŭ informoj pri bildliteraturo, teatro, filozofio, kino, sciencfikcio, esperantologio, leksikografio, literaturo el partoj de la mondo ktp.
Historio
redaktiLiterarura Foiro estis fondita en 1970 de la literatura rondo La Patrolo en Milano[1]. De tiam ĝi aperas regule ĉiun duan monaton (en 1987 eĉ pli ofte), kaj atingis la 317-an numeron (64-paĝan) en Junio 2022 (53-a jarkolekto).
Literatura Foiro estas delonge la plej kontinua kaj fakte la plej influa kultura revuo en esperanto: ĝi estas ankaŭ la plej longdaŭra, ĉar neniu literatura aŭ kultura revuo superis tridek jarkolektojn senpaŭze[mankas fonto].
La ĉefredaktoroj de LF estas:
- 1970–1980: Giorgio Silfer
- 1980–1995: Perla Martinelli
- 1996–2013: Ljubomir Trifonĉovski
- 2014: Carlo Minnaja
- 2015–2018: Zlatoje Martinov
- 2019–nuntempe: Perla Martinelli.
Ekde 1980 la revuo apartenas al la eldonejo LF-koop[1].
Kiel organo de Esperanta PEN-Centro ekde 1991, ĝi arigas ĉirkaŭ si plurajn verkistojn kaj publicistojn. Samtempe ĝi estiĝis la centro de la opinimovado “Raŭmismo„ kiu kondukis ĝis la Pakto por la Esperanta Civito.
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 Literatura Foiro. Alirita 2015-06-08.
Eksteraj ligiloj
redaktiOficiala retejo de la revuo Literatura Foiro : literaturafoiro.com
Esperanta PEN-Centro, HeKo
Mencio pri Literatura Foiro, YouTube
Recenzo pri Literatura Foiro, YouTube