Marcel Leereveld
nederlanda esperantisto
Marcel LEEREVELD (naskiĝis la 4-an de decembro 1917 en Amsterdamo — mortis la 20-an de marto 2023) estis nederlanda-aŭstralia esperantisto. Ekde 1952 li loĝis en Aŭstralio kaj estis aŭstraliano.
Marcel Leereveld | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de decembro 1917 en Amsterdamo |
Morto | 20-an de marto 2023 (105-jaraĝa) |
Lingvoj | nederlanda • Esperanto • angla |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando Aŭstralio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1933–) instruisto |
En 1933 li lernis Esperanton per lecionoj de la nederlanda radioprogramo de Petrus Heilker.
Li unuafoje partoprenis en internacia kongreso en 1935, nome la 15-a SAT-Kongreso.
Dum kvin monatoj en 1936 li rondvojaĝis bicikle tra Francio. Dum ĉi tiu vojaĝo li renkontis multajn esperantistojn, interalie Lidja Zamenhof en Liono.
Eksteraj ligiloj
redakti- Marcel Leereveld en la Panteono de edukado.net