Miklós Radnóti
RADNÓTI Miklós Miklós Radnóti (naskiĝis Miklós Glatter la 5-an de majo, 1909, mortis la 9-a de novembro 1944 ĉe Abda) estis hungara juddevena instruisto kaj poeto, unu el la plej grandaj hungaraj poetoj de la dudeka jarcento. Gajnis la premion Baumgarten (1937). Lia kuzo estis Ödön Heller.
Miklós Radnóti | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Radnóti Miklós | |||||
Naskonomo | Glatter Miklós | ||||
Naskiĝo | 5-an de majo 1909 en Budapeŝto | ||||
Morto | 9-an de novembro 1944 (35-jaraĝa) en Abda | ||||
Mortis per | Pafvundo vd | ||||
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 41-2-41 vd | ||||
Etno | hungaroj vd | ||||
Lingvoj | hungara • franca vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Scienca Universitato de Szeged (1930–1934) vd | ||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Gefratoj | Ágnes Erdélyi (en) vd | ||||
Edz(in)o | Fanni Gyarmati (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto verkisto tradukisto vd | ||||
Laborkampo | Hungarian poetry (en) kaj tradukoj el la franca vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li debutis kiel avangarda poeto, liaj fruaj poemoj montras la influojn de esprimismo kaj superrealismo.
Ekde 1940 li plej ofte militservis en senarmila t.n. laborservo, kien oni rekrutis judojn kaj komunistojn. Dum tiu periodo li fariĝis vere granda poeto.
Laŭ ĉeestintaj atestantoj, en novembro 1944, dum marŝo de grupo de judoj, li estis severe batita kaj torturita de ebria gardisto. Li tiam estis vundita kaj tro malforta por labori kaj tial estis pafita kaj entombigita en amastombo proksime al la vilaĝo Abda, en nordokcidenta Hungario.
Stilo
redaktiEn la 1920-aj jaroj li komencis verki dadaisman poezion, sed pluiris al simbolisma-ekspresionisma verkado. Tri tendencoj elstaras en lia verkado: persona, pensiga kaj politika.
En 1934, li finis siajn studojn per la filozofia doktoriĝa tezo "La arta evoluo de Margit Kaffka."
En la 1930-aj jaroj li aliĝis al la lukto kontraŭ faŝismo, antisemitismo kaj rasa diskriminacio. La influo de Bertolt Brecht evidentas en lia verko. Liaj malfruaj poemoj reflektas animon disŝiritan inter espero kaj sopiro al lia hejmo por liaj amantoj kaj timo pri la venko de perforto.
Unu el la plej famaj poemoj de Radnoti nomiĝas "Il faut laisser" (france: 'devus forlasi'), eldonita la 7-an de oktobro 1938; Ĉi tio estas la komenca linio de poemo el 1586 de la franca poeto Pierre de Ronsar. Ronsar argumentas, ke "oni devas forlasi hejmon kaj fruktoplantejon kaj ĝardenon" ("Il faut laisser maisons et vergers et jardins"), do abstini sin zorgi pri posedaĵoj kaj aliaj ruboj de la materia mondo. Radnoti laŭte pripensas ĉi tiun malnovan verdikton.
Miklós Radnóti tradukis en la hungaran verkoj de Jean de La Fontaine kaj Guillaume Apollinaire. Liaj verkoj estis tradukitaj en la anglan de Edward G. Emery kaj Frederick Turner, al la serbokroata de Danilo Kiš, al la germana de Franz Fühmann kaj al la franca de Jean-Luc Moreau
Iuj poemoj estis trovitaj sur lia korpo kaj publikigitaj en la volumo nomita Storma Ĉielo. Li ankaŭ verkis aŭtobiografian verkon nomitan Ĝemelo (1940).
En Esperanto aperis
redaktiOdo hezita ; Kiel mi scius ; Kvara eklogo; Fragmento ; Sepa eklogo ; Letero al la edzino ; A la recherche... ; Razglednica / [Trad. Fejes Márton, Kálmán Kalocsay, Szabó Imre, Ferenc Szilágyi, Vilmos Benczik. - En: Hungara antologio ; p.259 - 266
Laŭ informoj de Ada Csiszár, plurfoje aperis en Esperanto lia Sepa eklogo, tradukita de Kalocsay. En: Hungara Vivo 1965:1, p. 6;
Paco 1969:182 (Hungara eldono), p. 14; Tutmonda Sonoro, Vol. 2. p. 556-557; Hungara Antologio (1983), p. 263-264.
Eksteraj ligiloj
redakti- Letero al mia edzino Arkivigite je 2004-09-05 per la retarkivo Wayback Machine
- Elektitaj poemoj hungare
- Pri la poeto angle Arkivigite je 2007-03-11 per la retarkivo Wayback Machine