Ministraro unua de Jean-Marc Ayrault
PRG La ministraro unua de Jean-Marc Ayrault estas:
- la 35-a ministraro de la Kvina Franca Respubliko
- la 1-a ministraro nomumita de prezidento François Hollande
Ministraro unua de Jean-Marc Ayrault | ||
---|---|---|
ministraro • franca registaro | ||
Jurisdikcio | Francio | |
Lando | Francio | |
Sidejo | Palaco Matignon | |
Partoprenanta | Jean-Marc Ayrault • Laurent Fabius • Vincent Peillon • Christiane Taubira • Pierre Moscovici • Marisol Touraine • Cécile Duflot • Manuel Valls • Nicole Bricq • Arnaud Montebourg • Michel Sapin • Jean-Yves Le Drian • Aurélie Filippetti • Geneviève Fioraso • Najat Vallaud-Belkacem • Stéphane Le Foll • Marylise Lebranchu • Victorin Lurel • Valérie Fourneyron • Jérôme Cahuzac • George Pau-Langevin • Alain Vidalies • Delphine Batho • François Lamy • Bernard Cazeneuve • Michèle Delaunay • Sylvia Pinel • Benoît Hamon • Dominique Bertinotti • Marie-Arlette Carlotti • Pascal Canfin • Yamina Benguigui • Frédéric Cuvillier • Fleur Pellerin • Kader Arif vd | |
Ministraro unua de Jean-Marc Ayrault | ||
Dum | 16-a de majo 2012 - 18-a de junio 2012 | |
Antaŭulo | Ministraro tria de François Fillon | |
Sekvanto | Ministraro dua de Jean-Marc Ayrault | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Ĝi ekoficis la 16-an de majo 2012 kaj estis la unua franca ministraro, en kiu viroj kaj virinoj estis reprezentitaj samnombre: po 17. Ĝi konsistis el 30 ministroj el la socialista partio (PS), 2 ministroj el la Maldekstra Radikala Partio (Parti radical de gauche, PRG) kaj 2 ministroj de la Verduloj (Les Verts).
Laŭ la franca politika tradicio Jean-Marc Ayrault demisiis post la parlamentaj balotoj la 18-an de junio 2012 ĉe prezidento Hollande, kiu tuj denove nomumis ĉefministron kaj taskigis per formado de nova registaro, la dua registaro de Jean-Marc Ayrault, kiu preskaŭ identis kun la unua registaro.
Konsisto laŭ la ministraj kategorioj
redaktiMinistroj
redakti- Ministro pri eksterlando: s-ro Laurent Fabius, PS
- Ministro pri nacia edukado: s-ro Vincent Peillon, PS
- Ministro pri justico: s-ino Christiane Taubira, PRG
- Ministro pri ekonomio, financo kaj ekstera komerco: s-ro Pierre Moscovici, PS
- Ministro pri socialaj aferoj kaj sano: s-ino Marisol Touraine, PS
- Ministro pri teritoria egaleco kaj loĝado: s-ino Cécile Duflot, LV
- Ministro pri enlando: s-ro Manuel Valls, PS
- Ministro pri ekologio, daŭripova evoluigo kaj energio: s-ino Nicole Bricq, PS
- Ministro pri produktada rektifo: s-ro Arnaud Montebourg, PS
- Ministro pri laboro, dungado, profesia formado kaj sociala dialogo: s-ro Michel Sapin, PS
- Ministro pri defendo: s-ro Jean-Yves Le Drian, PS
- Ministro pri kulturo kaj komunikado: s-ino Aurélie Filippetti, PS
- Ministro pri supera instruado kaj esploro: s-ino Geneviève Fioraso, PS
- Ministro pri virinaj rajtoj, ministrara parolisto: s-ino Najat Vallaud-Belkacem, PS
- Ministro pri agrokulturo kaj agronutra sektoro: s-ro Stéphane Le Foll, PS
- Ministro pri ŝtata reformo, malcentralizo kaj publika oficistaro: s-ino Marylise Lebranchu, PS
- Ministro pri transmaraj teritorioj: s-ro Victorin Lurel, PS
- Ministro pri sporto, junularo, popola edukado kaj asocia vivo: s-ino Valérie Fourneyron, PS
Subministroj
redakti- Ĉe la ĉefministro:
- Subministro pri rilato kun la parlamento: s-ro Alain Vidalies, PS
- Ĉe la ministro pri eksterlando:
- Subministro pri eŭropo: s-ro Bernard Cazeneuve, PS
- Subministro pri evoluigo: s-ro Pascal Canfin, Verts
- Subministro pri eksterlandaj francoj kaj franclingvanaro: s-ino Yamina Benguigui, Divers gauche (DVG)
- Ĉe la ministro pri nacia edukado:
- Subministro pri eduka sukceso: s-ino George Pau-Langevin, PS
- Ĉe la ministro pri justico:
- Subministro: s-ino Delphine Batho, PS
- Ĉe la ministro pri ekonomio, financo kaj ekstera komerco:
- Subministro pri buĝeto: s-ro Jérôme Cahuzac, PS; demisiis la 19-an de marto 2013
- Subministro pri sociala kaj solidara ekonomio: s-ro Benoît Hamon, PS
- Ĉe la ministro pri socialaj aferoj kaj sano:
- Subministro pri maljunularo kaj dependo: s-ino Michèle Delaunay, PS
- Subministro pri familio: s-ino Dominique Bertinotti, PS
- Subministro pri handikapularo: s-ino Marie-Arlette Carlotti, PS
- Ĉe la ministro pri teritoria egaleco kaj loĝado:
- Subministro pri urbo: s-ro François Lamy, PS
- Ĉe la ministro pri ekologio, daŭripova evoluigo kaj energio:
- Subministro pri transporto kaj mara ekonomio: s-ro Frédéric Cuvillier, PS
- Ĉe la ministro pri produktada rektifo:
- Subministro pri metiistaro, komerco kaj turismo: s-ino Sylvia Pinel, PRG
- Subministro pri malgrandaj kaj mezgrandaj firmaoj, novfarado kaj numerika ekonomio: s-ino Fleur Pellerin, PS
- Ĉe la ministro pri defendo:
- Subministro pri eksmilitistaro: s-ro Kader Arif, PS
Vidu ankaŭ
redakti- Ministraroj de Francio
- Antaŭa ministraro: ministraro tria de François Fillon