Monaĥo
religia profesio
Monaĥo (latine: monachus, greke: μοναχός monaĥos - soliĝinta) estas homo praktikanta religian asketismon, kiu ekzercas la menson kaj la korpon utile al la spirito; li faras tion aŭ sola aŭ kun aliaj homoj de simila celo, sen homoj, kiuj ne partoprenas tiun ĉi celon.
En Eŭropo kaj ĉe la Mediteraneo ekzistas longa tradicio de kristanaj monaĥ-ordenoj. En la romkatolika eklezio ekzistis/as interalie: Benediktanoj, Cistercianoj, Kamaldolianoj, Trapistoj kaj Kartuzianoj.
Monaĥoj plimalpli ekzistas en ĉiuj religioj; kronologie:
- ĝajnismo;
- budhismo (vidu: bonzo, lamaismo, arahanto);
- hinduismo;
- judismo (teorie ne, sed historie estis (kaj gravis) la esenoj);
- kristanismo, ĉefe en katolikismo (vidu monaĥaj ordenoj), ortodoksismo; en protestantismo tio teorie estas forpuŝita, tamen ekzistas unu ekumena monaĥejo en Taizé kie estas protestantaj monaĥoj; sed ankaŭ, la anglikana eklezio havas iometajn monaĥajn ordenojn kaj estis eĉ baptistaj monaĥejoj;
- islamo: la "ortodoksa" islamo ne akceptas monaĥismon, sed inter kelkaj branĉoj abundas sufioj, kiuj vivis foje (ekzemple en Turkio) komune en tepeoj.