Nanta edikto
La Nanta edikto (aŭ Edikto de Nantes) certigis por la protestantaj hugenotoj toleron en la katolika Francio. Antaŭe dum 36 jaroj, ili suferis daŭran persekuton en la tuta lando, kio kondukis en 1572 al amasmurdo de hugenotoj en la Bartolomea nokto. 500.000 sekvantoj de protestantismo estis forpelitaj.
Nanta edikto | |
---|---|
edikto • edict of French kingdom | |
Aŭtoroj | |
Lingvoj | |
Eldonado | |
Eldondato | 13-a de aprilo 1598 |
La edikto estis subskribita je la 30-a de aprilo 1598 de franca reĝo Henriko la 4-a en Nanto (Nantes). En la dekreto la katolika konfesio estis firmigita kiel ŝtatreligio, sed certigis por la francaj kalvinistoj liberan religiopraktikadon kaj politikan apartan pozicion.
La edikton retiris la 18-an de oktobro 1685 reĝo Ludvigo la 14-a en Edikto de Fontainebleau.
La subskribo de la Nanta edikto estas eternigita sur reliefo ĉe la Ĝeneva reformacia monumento.
- Vidu ankaŭ