Novembro de 2016
novembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | |
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en novembro 2016:
- Tajlando preparas surtronigon de la princo Maha Vajiralongkorn, okazontan la 1-an de decembro 2016, kiel sciigas armeoficistoj.
- Usona senatano Ben Cardin blokis vendadon de armiloj al Filipinoj pro zorgo pri malobservo de homaj rajtoj.
- Tri usonaj armeanoj pereis okaze de pafinterŝanĝo kun jordaniaj armeanoj apud la flughaveno de Reĝo Faisal, proksime al Al-Jafr, Jordanio. Unu jordania armeano estas vundita.
- Pli ol dek mil homoj protestas en Seulo. Ili postulas la rezignon de prezidentino Park Geun-hye, pro ŝiaj ligoj al Choi-soon Sil, arestita la 3an de novembro kaj akuzita pri fraŭdo kaj misuzo de la potenco.
- Brita ĉefministro Theresa May asertis, ke la House of Commons devos akcepti la Briteliron
- Mortis Leonard Cohen, fama kantisto el Kanado.
- Fina kalkulo konfirmas la venkon de Daniel Ortega en la prezidentaj balotoj de Nikaragvo.
- La estroj de la Norda Kipro kaj Suda Kipro kunvenas en Svislando por rekomenci diskutadon pri reunuiĝo de la insulo.
- En Barato dumnokte malvalidiĝis ĉiuj monbiletoj valoraj pli ol 100 rupioj (1,35 €, respektive 1,47 US$), presitaj antaŭ 2005. La sekvan tagon multaj bankoj restis fermitaj: la registaro volas instigi la landan ekonomion al kontroleblaj bankaj ĝiroj.
- Fina kalkulo konfirmas la venkon de Donald Trump en la prezidentaj balotoj de Usono, dum la Respublikana Partio plu tenas la plimulton en la Domo de Reprezentantoj kaj la Senato.
- Paneis la kanada retejo pri enmigrado, kio koincidis kun la rezulto de la prezidentaj balotoj de Usono.
- Almenaŭ 13 homoj pereis pro incendio en vestaĵo-manufakturo en Nov-Delhio, Barato.
- Almenaŭ 52 homoj, inter ili virinoj kaj infanoj, pereis pro atenco de la organizo Islama Ŝtato kontraŭ sufiisma templo en Beluĉistano, Pakistano.
- Novzelandon trafis je 11:02 UTC tertremo kun forteco de 7,8 gradoj laŭ la skalo de Richter.
- Superluno videblas ĉie en la mondo.
- La mondaj vendoj de obligacioj daŭras meze de necerteco pri Donald Trump, dum la akcimerkato plu kreskas.
- Almenaŭ 73 mortoj en Caphiridzange, Mozambiko, pro la eksplodo de naftuja kamiono.
- Ĉirkaŭ 140 mortoj pro trajnakcidento ĉe Kanpur, Utar-Pradeŝo, norda Barato.
- En Ĉeĥio, parto de Slovakio kaj en kelkaj ĉirkaŭaj landoj vespere (laŭ Mezeŭropa tempo) por pli ol unu horo ne funkciis servoj de kompanio Google.
- Pli ol 70 mortoj pro katastrofo en konstruata elektrocentralo en Fengĉengo, provinco Ĝjangŝio, Ĉinio.
- Mortis Fidel Castro, 90-jara.
- Ĉirkaŭ 44 mortoj pro trajnakcidento en Provinco Semnano, Irano.
- Aviadilo de la kompanio LaMia, flugo 2933 falis en Kolombio. Mortis 71 personoj ĉefe el la brazila futbalteamo "Associação Chapecoense de Futebol".