Oĥtirka (ukraineОхтирка) estas urbo en Sumia provinco (ukraineСумська область, Sumskaja oblast) en Ukrainio. Laŭ la stato de 2022 en la urba komunumo vivis 46 660 loĝantoj sur areo de 31,86 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 465 loĝantoj/km².[2] La loĝloko krome estas la administra centro de samnoma distrikto Oĥtirka, ukraineОхтирський район, Oĥtirs'kij rajon de 3 197 kvadrataj kilometroj, kiu kovras la sudorienton de la provinco kaj rekte limas al la Rusia Federacio, pli precize al la Belgoroda provinco.
Oficiala fondojaro de pola-litova fortikaĵo Oĥtirka estas la jaro 1641 - tiam la teritorio apartenis al la nobela respubliko Pollando-Litovio kaj estis parto de zaporoga regno de ukrainajkozakoj en la pola-litova ŝtato. Sed jam en 1655 la kozaka regno sendependiĝis de Pollando-Litovio kaj duonjarcenton poste, en 1703, komenciĝis preskaŭ 290-jara aparteno al la Rusia Imperio kaj post 1917 al ties posteula ŝtato Sovetunio.
↑Literumata tiel, preĝejo "Vvedenska", kun du sinsekvaj konsonantoj "v" (!) - la nomo evidente ne estas esperanta adjektivo, sed la latinigita versio de ukraina adjektivo (Введенська), kies finaĵo -a tute hazarde koincidas al la esperanta adjektiva finaĵo