Oleacoj
La oleacoj[2] (latine Oleaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo lamialoj (Lamiales). Ĝi enhavas 25 genrojn kaj preskaŭ 700 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas oleo[2].
Oleacoj | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
oleo Olea L. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
En tiu familio, estas arboj kaj arbustoj kun ĝenerale kontraŭe duopaj folioj kaj kun floroj, malofte senperiantaj, karakterizataj de 4(5) kuniĝintaj sepaloj, 4(5) kuniĝintaj petaloj kaj ofte nur 2 stamenoj.[4]
Taksonomio
redaktiLaŭ World Flora Online kaj The Plant List (25 jun. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[5]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Lamiales Bromhead - lamialoj
- Oleaceae Hoffmanns. & Link - oleacoj
- Abeliophyllum Nakai - abeliofilo
- Chionanthus L. - kionanto
- Comoranthus Knobl. - komoranto
- Dimetra Kerr - dimetro
- Fontanesia Labill. - fontanezio
- Forestiera Poir. - forestiero
- Forsythia Vahl - forsitio[6]
- Fraxinus L. - frakseno[7]
- Haenianthus Griseb. - henianto
- Hesperelaea A. Gray - hespereleo
- Jasminum L. - jasmeno[8]
- Ligustrum L. - ligustro[9]
- Menodora Bonpl. - menodoro
- Myxopyrum Blume - miksopiro
- Nestegis Raf. - nestegiso
- Noronhia Stadman ex Thouars - noronjo
- Notelaea Vent. - noteleo
- Nyctanthes L. - niktanto
- Olea L. - oleo[2]
- Osmanthus Lour. - osmanto
- Phillyrea L. - filireo
- Picconia A. DC. - pikonio
- Priogymnanthus P.S. Green - priogimnanto
- Schrebera Roxb. - ŝrebero
- Syringa L. - siringo[10]
- Oleaceae Hoffmanns. & Link - oleacoj
- Lamiales Bromhead - lamialoj
Bildaro
redaktiReferencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 1,2 Oleaceae ĉe World Flora Online
- ↑ 2,0 2,1 2,2 oleo en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ 3,0 3,1 Oleaceae ĉe The Plant List. Arkivita el la originalo je 2020-07-04. Alirita 2020-06-25.
- ↑ PIV2, p.808.
- ↑ Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets
- ↑ forsitio en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ frakseno en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ jasmeno en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ ligustro en PIV ĉe vortaro.net
- ↑ siringo en PIV ĉe vortaro.net