Golden Week
serio de publikaj festotagoj en Japanio je aprilo kaj majo: 29-a de aprilo (Tago de Erao Ŝova), 3-a de majo (Tago de Konstitucio), 4-a de majo (Tago de Verdo), 5-a de majo (Tagao de Infanoj)
(Alidirektita el Ora semajno)
Golden Week, GW,(ゴールデンウィーク [gōruden uŭīku]) (lit. ora semajno) ankaŭ konata kiel Ōgata Renkyū (大型連休 [ōgata renkjū]) au Ōgon Shūkan (黄金週間 [ōgon ŝūkan]) estas japana termino por daŭro kiu havas kontinuantajn festtagojn.
Resumo
redaktiĜenerale Golden Week daŭras ĉiujare ekde 29-a de aprilo ĝis 5-a de majo. Antaŭ aŭ post la tagoj estus sabato aŭ dimanĉo, la daŭro longiĝus.
- Aprilo, 29-a
- Naskiĝdato de Imperiestro (天皇誕生日 [tennō tanĵōbi]) ĝis 1988
- Verda Tago (みどりの日 [midori no hi]) ekde 1989 ĝis 2006
- Showa-Tago (昭和の日 [ŝōŭa no hi]) ekde 2007
- Majo, 3-a
- Memorotago de Konstitucio (憲法記念日 [kempō kinembi])
- Majo, 4-a
- Feriotago de popoloj[1] (国民の休日 [kokumin no kjūĵicu]) ekde 1986 ĝis 2006
- Verda Tago (みどりの日 [midori no hi])
- Majo, 5-a
- Tago de Infanoj (こどもの日 [kodomo no hi])
Etimologio
redaktiLa termino Golden Week estis farita de kino-kompanio Daiei(nun Kadokawa) por la daŭro dum kiu profito de kino altiĝas. Poste Golden Week disvastiĝis al aliaj industrioj.
Referenco
redakti- ↑ 4-a tago de majo estas nomata Kokumin no Kyujitsu, kiu estas aldonita feria tago inter du festaj tagoj laŭ ŝanĝo de la leĝo pri festaj tagoj en 1986
Eksteraj ligiloj
redakti- Ora semajno en Japanio / Parado en Odawara - Esperanto-filmeto (en E-parolo kaj subskriboj en la angla kaj japana) pri la festo Odawara Hōjo Godai Matsuri( ja:小田原北條五代祭り ) en Odaŭara kio okazis en ora semajno de 2015, filmita de Facebook-grupo Esperanto Japanio - amikoj kaj vizitantoj.