Pankasz
vilaĝo en la departemento Vas (Vaŝ) de Hungario
Pankasz [pankas] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Körmend.
Bazaj informoj
redakti- Poŝtkodo: 9937
- Areo: 9 km²
- Loĝantaro: 480
- Telefonprefikso: 94
Situo
redaktiPankasz situas sur mildaj deklivoj laŭ Zala (rivero), laŭ fervojo Budapeŝto-Slovenio. Őriszentpéter troviĝas 6, Szentgotthárd 30, Szombathely 50, Budapeŝto 241 km.
Historio
redaktiLa vilaĝo estis menciita unuafoje en 1393. La sonorilostablo de Pankasz estis konstruita en 1755. Ĝi estas el kverka ligno, la sonorilegon protektas ligna ŝindo, la konstruaĵon sekala pajlaro [1][rompita ligilo].
En la vilaĝo funkcias ankaŭ brikoproduktejo, fondita en 1896. Aliaj vilaĝoservoj estas infanĝardeno, lernejo, kuracisto, dentokuracisto, vendejo, migra poŝto.
Vidindaĵoj
redaktiLa supre menciita sonorilostablo estas tutlande konata.