Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                

Parlamenta respubliko

2 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 27 jun. 2021.

Parlamenta respubliko (kontraste al prezidenta respubliko) estas respublika regformo kie la registaro respondecas al la parlamento kaj bezonas ĝian fidon por ofici.

La ŝtatoj kun parlamenta respublika regformo estas oranĝkoloraj en la mapo

Ĝenerale, la kandidata ĉefministro ricevas de la ŝtatestro la taskon formi registaron. Se li sukcesas, la registaro prezentas sin al la parlamento por ricevi fidvoĉon kaj ekofici. Simile, la parlamento povas esprimi sian malfidon kaj devigi la registaron demisii.

Ekzemploj de parlamenta respubliko estas Italio, Portugalio, Grekio kaj Germanio.