Piroska Csányi
CSÁNYI Piroska [pr. ĉa:nji] estis hungara ĵurnalistino, verkistino naskiĝinta en Kassa la 13-an de februaro 1909 kaj mortinta en Budapeŝto la 2-an de julio 1981. Ŝi estis la filino de komponisto Mátyás Csányi kaj edzino de ĵurnalisto Géza Berey.
Piroska Csányi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de februaro 1909 en Košice |
Morto | 2-an de julio 1981 (72-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 60-11-12. fülke |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Mátyás Csányi |
Edz(in)o | Géza Berey |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto |
Kariero
redaktiPiroska Csányi en 1930 ricevis la premion de la novelkonkurso de Brassói Lapok (Manillai szerelem) kaj en la sama jaro ŝi iĝis profesia ĵurnalistino, kunlaborontino de la gazetoj Aradi Közlöny, Szatmári Újság, Sajtó, Reggeli Lapok. Ekde 1938 en Hungarujo ŝi laboris al Délmagyarország de Segedo. Okaze de la germana okupado oni arestis ŝin (19-a de marto 1944) kaj malliberigis. Post la dua mondmilito ŝi sendis el Budapeŝto al Délmagyarország siajn „Pesti leveleit” (Leteroj el Peŝto).
Verkoj
redakti- A sivatag hangja (romano, Brassó, 1936);
- A gyöngysoros asszony (roamno, Szatmár, 1937);
- A kísértet farmja (romano, pseŭdnime Berry Scarlett, Bp., 1940).
Fonto
redakti- Magyar Életrajzi Lexikon