Ponza
komunumo de Italio
Ponza - prononco [PONca] - estas komunumo de centra Italio, sur la samnoma insulo Ponza en la Tirena Maro. Ĝi situas en la regiono Latio kaj en la provinco Latino. Komence de 2023 en la komunumo vivis 3 289 loĝantoj sur areo de 10,16 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 324 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la sankta Silverio, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.
Ponza | |||||
komunumo de Italio vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Latio | ||||
Provinco | LT Latino | ||||
Geografia situo | 40° 54′ N, 12° 58′ O (mapo)40.912.966666666667Koordinatoj: 40° 54′ N, 12° 58′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 10 m | ||||
Areo | 9,87 km² | ||||
Loĝantaro | 3289 (2023) | ||||
Loĝdenso | 324 loĝantoj/km² | ||||
Najbaraj komunumoj | Tirena Maro | ||||
Patrono | sankta Silverio | ||||
Festa tago | 20-a de junio | ||||
Nomo de loĝantoj | ponzesi | ||||
Poŝtkodo | 04027 | ||||
Imposta kodo | G871 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 059018 | ||||
Telefona prefikso | 0771 | ||||
Estro | |||||
Retpaĝo | Oficiala retejo | ||||
Krom la la samnoma insulo Ponza, al la komunumo ankoraŭ apartenas la neloĝataj insuloj Gavi (ĉe la nord-orienta pinto de Ponza), Palmarola (okcidente) kaj Zannone (nord-oriente) - ĉiuj kvar apartenas al la ponza insularo.
Eksteraj ligiloj
redaktiFotaro
redakti-
La haveno
-
La haveno
-
Chiaia di Luna
-
Calzone Muto
-
Cala Fonte