Portalo:Filmo
Portalo : Filmo
|
|
Mulholland Drive estas usona filmo reĝisorita kaj scenarita de David Lynch. Ĝia titolo aludas al la serpentforma kaj danĝera vojo kiu kondukas al Holivudo. La rakonto absorbis multajn spektantojn pro sia aparteco kaj sia pensigeco. Efektive, la unua vidado de la filmo igas pli da demando ol da respondo ĉe la spektanto kaj ĉiu deduktas malsame tiun simbolplenan filmon kies strukturo similas al tiuj de The Wizard of Oz, Vertigo aŭ Persona. Elektu la venontan artikolon de la monato |
Fine de la 19-a jarcento, la progreso de tekniko faris el fotografio novan arton, nomatan kinematografio aŭ kino. Serio da bildoj, montrata sufiĉe rapide, fariĝas vivanta sceno, kaj la teatraĵo povas esti rafinita, pakita kaj liverata tra la mondo. La kino, kiu estas la aro da filmoj, havas grandegan influon al nia mondo kaj samtempe ĉerpas sian esencon el nia socio, montrante interesan spegulon de ni mem.
|
...Ke por la unua fojo, marokdevenulo fariĝis la plej bone pagita aktoro de Francio en 2002? La humuristo Jamel Debbouze sukcesis trapasi la rasismajn barojn [mankas fonto] kaj rolis en sukcesoj kiel Le fabuleux destin d'Amélie Poulain aŭ Asteriks kaj Obeliks: Misio Kleopatra. Okaze de la tumultoj en Francio en 2005, li decidis kun pluraj aliaj steluloj kuraĝigi junulojn iri al la urnoj anstataŭ sencele bruligi aŭtojn. Komplico kun la maroka reĝo, Mohamedo la 6-a, li intencas donaci al sia devena lando "Holivudo de la dezerto" kun aroj da filmadstudioj kiuj pulsus la kinan merkaton de Maroko kaj de norda Afriko. |
Pri la Kinematografia Fako | ||
Filmo laŭ landoj
Ankaŭ vidu: Festivaloj laŭ landoj PremiojHistorio de la filmoFilmotekniko |
FirmaojSkolojĜenroj |