Preskaŭ minacata
(Alidirektita el Preskaŭ Minacata)
Preskaŭ Minacata, en angla Near Threatened (NT) estas konservostatuso atribuata al specio aŭ pli malaltar taksono kiu povus esti konsiderata minacata je formorto en tuj venonta futuro, kvankam ĝi ankoraŭ ne meritas la statuson de minacata. Tiele la IUCN notas la gravon retaksi la taksonojn Preskaŭ Minacataj ofte je taŭgaj temperoj.
Ekzemploj
redakti- Preskaŭ minacataj: povas esti konsiderata minacata en baldaŭa estonteco. Ekzemploj: Amerika bizono, Azia ora kato, Blubeka anaso, Imperiansero, Imperiestra pingveno, Granda kurlo, Jaguaro, Leopardo, Magelana pingveno, Kolhara lupo, Narvalo, Monta solaglo, Larĝbuŝa rinocero, Hieno, Tigroŝarko, Blanka fazano
Eksteraj ligiloj
redakti- Listo de Preskaŭ Minacataj specioj[rompita ligilo] identigitaj de la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj