Luhanska provinco
Luhanska provinco[1] (ukraine Луганська область, Luhanska oblast) estas unu el la 24 subŝtatoj de Ukrainio, kiuj nomiĝas область. Ĝia teritorio situas en la plej orienta parto de Ukrainio kaj norde, oriente kaj sude limas kun Rusio.
Luganska provinco (Луганська область) | |||
provinco | |||
|
|||
Oficiala nomo: Луганська область | |||
Lando | Ukrainio | ||
---|---|---|---|
Historia regiono | Ora Hordo (1236-1502) | ||
Najbaras kun | 5
| ||
Riveroj | Luhanka, Donec | ||
Ĉefurbo | Lugansko | ||
Areo | 26 684 km² (2 668 400 ha) | ||
Loĝantaro | 2 167 802 (2018) | ||
Denseco | 81 loĝ./km² | ||
Fondita | 3-a de junio 1938 | ||
Guberniestro | Serhiy Haidai (ekde ) | ||
Horzono | MET (UTC+2) | ||
- somera tempo | MET (UTC+3) | ||
Poŝtkodo | |||
Telefona prefikso | +380-64 | ||
Kodo ISO 3166-2 | UA-09 | ||
AKU | BB | ||
Administra divido | - | ||
Rajonoj (Distriktoj) | 18 | ||
Luhanska provinco
| |||
Vikimedia Komunejo: Luhansk Oblast | |||
Statistiko: www.lugastat.lg.ua | |||
Retpaĝo: www.loga.gov.ua | |||
La plej gravaj urboj estas krom la administra centro Luhansko (Луганськ) la urboj Alĉevsk (Алчевськ), Antracit (Антрацит), Kipuĉe (Кипуче), Brjanka (Брянка), Sorokino (Сорокине), Ĥrustalnijo (Хрустальний), Lisiĉansk (Лисичанськ), Severodonecko (Сєверодонецьк), Kadijivka (Кадіївка) ĝis majo 2016 oficiale Staĥanov (Стаханов) kaj Dovĵansk (Довжанськ). Inter 1935-1958 kaj 1970-1990 la oficiala loknomo de la ĉefurbo estis Voroŝilovgrad, kaj tiam ankaŭ la subŝtato nomiĝis Voroŝilovgrada provinco.
Unu el pli malnovaj urboj estas Starobilsk.
En la regiono vivas proksimume 2,41 milionoj da homoj (stato de decembro 2005).
27-an de aprilo 2014 jaro okazis sindeklaro de Luganska Popola Respubliko en limoj de Luhanska provinco. Dum Donbasa milito sur teritorio de Luhanska provinco okazis intercivitana milito kian kaŝe subtenis Rusio. La 11an de majo 2014 okazis referendumo pri sendependeco en la regionoj de orienta Ukrainio, nome Donecko kaj Luhansko/Lugansko. La 23-an ĝis 27-an de septembro 2022 en areo de okupita parto de Luhanska provinco okazis pseŭdo-referendumo, kies rezulton Rusio uzis por aneksi la okupitan teritorion en kadron de Rusia Federacio[2].
Loĝantaro de la provinco laŭ etnoj (2001):
Kronologio de la kunteksto
redakti- 30a de marto de 2014. Okazas manifestacioj en la provincoj de Donecko kaj Lugansko favore al pli granda aŭtonomeco. Protestoj aperis sur la orienta parto de Ukrainio iuj separatistoj t.e. "nekonataj soldatoj", en rusiaj militaj uniformoj sen insignoj, tamen kun rusiaj Kalaŝnikov-mitraletoj kaj aliaj tipe rusiaj armiloj, fakte t.e. anoj de de rusa FSB (Federala Sekur-Servo aŭ ankaŭ nomata Federala Servo por Kontraŭspionado). La separatistoj okupigas administraciejojn ekz. en la jenaj urboj de la orienta Ukrainio (vidu la apudajn mapojn kun la montritaj situoj de la koncernaj urboj) Slovjansko, Mariupolo (vidu la apudan mapon), Luhansko (vidu la apudan mapon), Ĥarkovo / Ĥarkivo (vidu la apudan mapon), Donecko (vidu la apudan mapon), Horlivka, Jenakijevo, la separatistoj ofte uzas homajn ŝirmŝildojn, estas jam mortintoj kaj multe da vunditoj.
Donbasa milito
redakti- 12a de aprilo de 2014. Ekas kontraŭstaroj inter milicanoj prorusoj kaj la ukrainia armeo en la orientaj provincoj de Ukrainio.
- 24a de majo de 2014. La memproklamitaj Popolaj Respublikoj de Lugansko kaj Donecko anoncis la kreadon de Federacia Ŝtato Nova Rusio.
- 26a de majo de 2014. Ekas bataloj ĉe la Internacia flughaveno Donecko kaj ĉirkaŭaĵoj.
- 13a - 26a de junio de 2014. Intensiĝas la bataloj en Orienta Ukrainio.
- 17a de julio de 2014. La aviadilo Boeing 777 de Malaysia Airlines estas faligita ĉe Grabovo. Ties 295 pasaĝeroj mortiĝis en la akcidento.
- 18a de julio - 14a de aŭgusto de 2014. Atako de la ukrainia armeo al Donecko kaj Lugansko.
- 14a de februaro de 2015. Ekas batalpaŭzo inter prorusoj kaj la registaro de Kievo.
- 18a de februaro de 2015. La ukrainia armeo abandonas la urbon Debalcevo (Donecka provinco) kiu estis en sakostrato de la teritorio de prorusaj separatistoj post la batalpaŭzo.
- 5.11.2022: Laŭ rusaj opoziciaj amaskomunikiloj, la 2-an de novembro ukrainoj frakasis per artilerio rusian batalionon kun lastatempe mobilizitaj soldatoj. Unu el travivintoj asertis, ke dum kelkaj horoj apud vilaĝo Makiivka pereis pli ol 500 homoj.
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- ↑ Pacjurko, Volodimir; Eŭheno Kovtonjuk. (2015) Великий есперантсько-український словник (Granda Esperanta-ukraina vortaro) (pdf) (ukraine).Ĉirkaŭ 100 000 vortoj kaj vortkombinoj - Lvivo, 2015, p. 796 kaj p. 1508
- ↑ Putin signs annexation of Ukrainian regions as losses mount. Arkivita el la originalo je 2022-10-05. Alirita 2022-10-06.