Rejnland-Vestfalia Esperanto-Ligo
Rejnland-Vestfalia Esperanto-Ligo (mallongigo: ReVELo) estas landa ligo de Germana Esperanto-Asocio (GEA). Ĝi reprezentas la GEA-membrojn en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio, subtenas la tutlandan asocion rilate al instruado kaj informado kaj plikonatigas la federacian landon al esperantistoj.
Unufoje jare ĝi organizias ReVELo-tagon. Ekde aŭgusto 2006, prezidantino de ReVELo estas Petra Dückershoff. Laŭ formala decido, ekde tiam la publikaĵo Ruhr-Espero estas la ReVELo-bulteno, kiu ŝanĝas sian titolon al la nomo ReVo kaj Esperanto. Krome, ekde 2005 laŭ iniciato de d-o Rudolf Fischer ekzistas jahu-grupo kiel komunikejo por ReVELo.
Historio
redaktiLa ligo estis fondita en Essen en 1912 per aliĝo de vestfaliaj lokaj Esperanto-grupoj al Rejna Esperanto-Ligo (RELO), kiu estis fondita jam en junio 1909 en Godesberg. Post la Unua Mondmilito ReVELo estis refondita en 1919 de Teodor Jung, Max Butin kaj aliaj.[1]
Listo de la lokaj Esperanto-kluboj kaj -grupoj en ReVELo-lando
redaktiSituo de la landaj kluboj |
- Aachen: Esperantista Rondo Aachen
- Bonn: Esperanto en Bonn
- Duisburg: Asocio por internacia kompreniĝo Duisburg
- Duseldorfo: Esperanto-Societo Düsseldorf
- Essen: Esperanto-Grupo Essen
- Köln: Esperanto-Gruppe Köln / Esperanto-Jugend Köln
- Krefeld: Esperanto-Societo Krefeld
- Meschede: Esperanto-Klubo Meschede
- Monastero: Esperanto-Societo Monastera
- Schwelm: Esperanto-Societo Schwelm
- Warstein: Esperanto-Gruppe Warstein
Junularo
redaktiLa junularo de ReVELo nomiĝas Nordrejn-Vestfalia Esperanto-Junularo respektive germane Esperanto-Jugend Nordrhein-Westfalen, mallonge reference al la asocio ReVELo per akronimo ReVELido, kaj estas la landa sekcio de Germana Esperanto-Junularo . Laŭ la stato de decembro 2012 ĝin estras Andreas Diemel.
Eksteraj ligiloj
redaktiReferencoj
redakti- ↑ fonto: Enciklopedio de Esperanto, 1934