Romaniko
Romaniko estas epoko en la evoluo de la arto en okcidenta Eŭropo proksimume inter 950 kaj 1250. Ĝi sekvis la karolidan arton kaj poste cedis sian lokon al gotiko. La Skeldo-Gotiko estas regiona frugotika transira stilo de la romanika arkitekturo al la gotika arĥitekturo en la preĝejkonstruo, kiu aperis ĉefe en la nuna Belgujo. La Skeldo-Gotiko estis krom la gotikaj katedraloj en Francujo infludona por la evoluo de la brikogotiko en norda Germanujo kaj ĉe la suda baltamara regiono.
Konstruado
redaktiLa romaniko eliras de konstruformoj de romia, frankonia-karolida kaj araba deveno kaj sintezas ilin je unueca stilo. Post la fino de la romia epoko la romanika arkitekturo estis la unua artostilo, kiun oni aplikis ĉie en Eŭropo.
La romanikan konstrustilon karakterizas duonsferaj volboj, apogaj pilastroj, fenestroj kun rondaj arkoj, grandaj ebenaj surfacoj, dikaj defendotaŭgaj muroj kaj masivaj blokecaj formoj.
Preĝejoj
redaktiOrigino
redaktiLa kirkokonstruo transprenas formojn de la romia baziliko. Romanika baziliko estas plurnava preĝejo, kies meza navo laŭ alto superas la flankajn.
Skemo
redaktiEn horizontala projekcio la romanika preĝejo egalas al kruco. La transversan trabon de la kruco oni nomas transversa navo aŭ transepto. La vertikalan kructrabon formas alta meza (aŭ ĉefa) navo. La rektangulo kie ambaŭ intersekcias navokruciĝo. Ĝia grandeco estas la baza mezurunuo de la preĝejkonstruo. Ekzemple la flankaj navoj, kiuj sude kaj norde kadras la mezan navon mezuras ĝian duonan larĝon.
La plilongigo de la meza navo trans la kruciĝo rezultas je unujuga korusejo. La duoncirkla niĉo, kiu kompletigas la korusejon, nomiĝas absido.
Statiko
redaktiPor dispartigi la premon de la plafona ŝarĝo kaj por ebligi trapason al la flankaj navoj, oni separis la navojn per kolonoj (cirkla profilo) aŭ pilastroj (kvadrata profilo), kiuj ĉiam staras ĉe la randopunktoj de la jugo. Apartaj kolonotipoj estas la faskokolono kaj la faskopilastro.
Aperturoj
redaktiLa granda premo de la plafona volbo permesis nur malgrandajn fenestrajn aperturojn. La rondarka formo de la fenestroj kaj portaloj estas karakterizaĵo de la romanika konstruarto.
Ornamo
redaktiAnkaŭ por ornamo de la eksteraj muroj oni aplikis la rondarkon. Horizontale kurantajn ornamobendojn oni nomas rondarka friso. Por optika dispartigo antaŭmasonitaj vertikalaj arkoj nomiĝas tromparkoj. La okcidenta kirkogablo estis la ornamita "bela flanko", kie la skulptistoj kaj vitropentristoj povis montri sian arton. Embrazuro estas la flanka limigo de portalo, fenestro aŭ pafbreĉo tajlita oblikve en la masonaĵon.
Elementoj
redaktiEkzemploj de verkoj de la romanika konstruarto
redakti- Dipatrino de Beaune
- Sankta Filiberto, Tournus
- Sainte-Foy, Conques
- Saint-Pierre, Moissac
- Saint-Sernin, Toulouse
- Saint-Bénigne, Dijon
- Notre-Dame-du-Port, Clermont-Ferrand
- Sainte-Trinité, Caen
- Saint-Pierre, Angulemo
- Saint-Trophime, Arles
- Sainte-Madeleine, Vézelay
- Paray-le-Monial
- Saint-Front, Perigueux
- Notre-Dame-la-Grande, Poitiers
- Saint-Savin-sur-Gartempe
- abateja preĝejo en Cluny
- Tour Fenestrelle, Uzès
- Sankta Mikaelo kaj la katedralo de Hildesheim
- Katedralo de Limburgo
- Katedralo de Bamberg
- "Imperiestraj katedraloj" (Kaiserdome) de Majenco, Speyer (la Katedralo de Speyer), kaj Worms
- Kolonjo, St. Maria im Kapitol
- Abatejo Maria Laach, Benediktana preĝejo
- Osnabrück katedralo
- Treviro katedralo
- San Miquel de Cuixa
- Santiago de Compostela
- Katedralo de Orense, romanika kaj gotika
- Kirkoj de la nordo de la provinco de Palencio; monaĥejo de Santa María la Real en Aguilar de Campoo.
- Taull
- Ripoll
- Sant' Ambrogio, Milano
- San Zeno, Verona
- Katedralo de Pizo
- San Michele, Pavio
- San Miniato al Monte, Florenco
- Katedralo de Cefalu
- Katedralo de Monza
- katedralo de Durham
- katedralo de Peterborough
- la Turo de Londono
- Onze-Lieve-Vrouwe, Maastricht
- katedralo de Tournai
Skulptarto
redaktiBranĉoj
redaktiKrom al la konstruintegrita plastiko la romanika skulptado koncentriĝas al la libroornamo[Libroornamo per skulptado?? Bonus klarigi tion per ekzemploj!] kaj al malgrandaj artobjektoj religiaj. Ni ne konas artistojn el tiu ĉi tempo, ĉar ili kreis serve al la disvastigo de la kristana mesaĝo kaj metis sian personecon en la ombron de siaj verkoj.
Konstruintegrita plastiko
redaktiĈe la konstruintegrita plastiko la proporcioj de la korpo restas sen signifo; dominas la simbola enhavo de la figuroj. La vestofaldoj estas forte troakcentitaj, pro kio oni parolas pri la "romanika vestofiguro". Ĉi figurojn preskaŭ ĉiam akompanas ornamaĵoj en la formoj de plantoj...
Ŝtonaj biblioj nomiĝas figuraj dekoracioj ĉe la ekstera flanko de kelkaj romanikaj preĝejoj. Ilin disvolvus proksimume 1100 francaj ŝtontajlistoj. Ekzemplo el la tempo proksimume 1210 troviĝas ĉe la orientaj absidoj de la paroĥopreĝejoj en Aŭstrujo.
La skulptaĵo ĉiam restas ligita al la arkitekturo, kio kaŭzas ĝian kolonforman karakteron. Krom ĉe la ornamado de kolonoj, la ŝtonskulptistoj trovas plian taskokampon ĉe la kapiteloj.
Ornamo de librokovriloj
redaktiLa ornamaĵon de la librokovriloj de valoraj manuskriptoj oni ofte skulptas el eburo.
Metalmetiaĵoj
redaktitroveblas ĉe la portaloj de la grandaj katedraloj, aŭ komplete gisitaj aŭ bositaj popece (Bernvarda Pordo en Hildesheim).
Ankaŭ en la skulptarto rekoneblas la blokeca formlingvo de la romanika arkitekturo.
Ekzemploj de verkoj kaj artistoj de la romanika skulptarto
redakti- Ora Pordego, Freiberg
- Bernvarda Pordo, Hildesheim
- Gisleberto
Pentrado
redaktiPrincipoj
redaktiLa karakterizaj trajtoj de la romanika pentrado estas dudimensieco pro rezigno pri la profundeco de la spaco, firmaj konturolinioj, aranĝo de la bildobjektoj, kiu akcentas simetrion kaj esprimiva gesta lingvo. Ankaŭ ĉi tie oni negas la tridimensiecon de la figuroj, anstataŭante ĝin per alegoria funkcio de koloro kaj proporcio.
Sociaj fono kaj funkcio
redaktide la romanika pentrado evidentiĝas, se ni rigardas en kiuj kondiĉoj vivis la mezepokaj homoj: neniu - escepte de la klerikaro - scipovis skribi kaj legi. La biblio disponeblis nur en greka aŭ latina lingvo. Ankaŭ la prediko dum la diservoj okazis nur latine.
Branĉoj
redaktiPor proksimigi la enhavon de la biblio al la analfabeta popolo, la muroj de romanikaj preĝejoj estis kovritaj per monumentecaj
Freskoj
redaktiOni parolas pri "biblia pauperum", la biblio por povruloj - por la spirite povraj, tio estas tiuj, kiuj povas nek skribi nek legi. En la skribejoj de la klostroj produktiĝas
Libropentraĵoj
redaktipor bildeca transdono de la biblioteksto.
Vitropentraĵoj
redaktien la romanikaj fenestrorozoj peras unuan impreson de la pompo ĉiela. La pentraĵo sur moveblaj bildportiloj - en la romaniko plej ofte sur ligno - la
Tabulpentraĵo
redakti,etpaŝe ekiras sur la vojo de la eŭropa arto. Grandformataj
Murtapiŝoj
redaktisame servas al la bilda redono de historiaj kaj bibliaj rakontoj.
Ekzemploj de verkoj de la romanika pentra arto
redaktiNovromaniko
redaktiĈirkaŭ 1850 kaj poste aperis emo konstrui (precipe preĝejojn) laŭ la modelo de la romaniko aŭ rekonstrui (malnovajn) romanikajn konstruaĵojn stilkonforme (ekzemple en Speyer). Ĉi tiun konstrustilo nomiĝas novromaniko. Bonvolu legi ankaŭ sub historiismo. Cetere en tiu tempo oni ofte forigis originalajn barokajn internaĵojn.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- http://www.romanes.com Franca Romanika arto tra 150 lokoj
- http://www.circuloromanico.com Arkivigite je 2007-11-16 per la retarkivo Wayback Machine Círculo Románico hispane