Rosa Albach-Retty
Rosa ALBACH-RETTY (naskiĝis la 26-an de decembro 1874 en Hanau (Germanio) — mortis la 26-an de aŭgusto 1980 en Baden (Malsupra Aŭstrio) — estis aktorino kaj patrino de Wolf Albach-Retty. Dum 1895-1903 ŝi apartenis al la ensemblo de la Germana Popolteatro (germane Dt. Volkstheater) en Vieno, kaj al tiu de la Kortega Teatro (germane Burgtheater) poste ĝis 1958, precipe en la rolulkomika fako. Estas rimarkindaj ŝia engaĝiĝo en la filmarto kiel ankaŭ la distingo de la Josef-Kainz-Medalo ricevita en 1958.
Rosa Albach-Retty | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Rosa Retty |
Naskiĝo | 26-an de decembro 1874 en Hanau |
Morto | 26-an de aŭgusto 1980 (105-jaraĝa) en Baden |
Tombo | Centra Tombejo de Vieno |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Familio | |
Edz(in)o | Karl Albach (en) |
Infano | Wolf Albach-Retty (mul) |
Parencoj | Romy Schneider (filino de filo) Sarah Biasini (pranepino) Magda Schneider (mul) (bofilino) |
Okupo | |
Okupo | teatra aktoro filmaktoro aktoro |