Provinco Salta
Salta estas norda provinco de Argentino. Ĝia ĉefurbo estas Saltaurbo. En Salta troveblas allogaĵoj: riĉa folkloro kaj gastronomio, en kiuj intermiksiĝas tradicioj de praloĝantoj kaj hispanoj. Ĝi estas regiono de altkvalitaj vinoj. Tuta aro da antikvaj, pitoreskaj preĝejoj kaj kapeloj situas dise en la provinco. Estas taŭgaj lokoj por sportado, varmbanejoj kaj tri naciaj parkoj – du el ili por konservado de subtropika arbaro sur la orienta flanko de la Antaŭ-Andoj (El Rey kaj Baritú) kaj unu, kies ĉefa vegetaĵo estas kaktoj (Los Cardones).
Provinco Salta | ||||
---|---|---|---|---|
Provinco | ||||
Flago | Blazono | |||
provinco de Argentino [+] | ||||
Lando | Argentino | |||
Supermara alteco | 1 246 m [+] | |||
Ĉefurbo | Saltaurbo | |||
- koordinatoj | 25° S, 65° U (mapo)-24.783333333333-65.416666666667Koordinatoj: 25° S, 65° U (mapo) [+] | |||
Plej alta punkto | Llullaillaco [+] | |||
Akvokolektejo | 155 488 km² (15 548 800 ha) [+] | |||
Areo | 155 488 km² (15 548 800 ha) [+] | |||
Loĝantaro | 1 441 351 [+] (2022) | |||
Denseco | 9,27 loĝ./km² [+] [+] | |||
Guberniestro | Gustavo Sáenz (ekde 10-a de decembro 2019) |
|||
Horzono | UTC-03:00, Ameriko/Argentino/Salta [+] | |||
ISO 3166-2 | AR-A | |||
|
||||
Provinco Salta | ||||
Vikimedia Komunejo: Salta Province [+] | ||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||||
Geografiaj elementoj
redaktiLlullaillaco aŭ Jujajjako estas dormanta stratovulkano ĉe la limo de Argentino (Salta Provinco) kaj Ĉilio. Ĝi kuŝas en la Puna de Atacama, nome regiono de tre altaj vulkanaj pintoj sur alta altebenaĵo ĉe la Atakama Dezerto, unu el la plej sekaj lokoj en la mondo. Ĝi estas la dua plej alta aktiva vulkano en la mondo post Ojos del Salado.
Vidu ankaŭ
redaktiBildaro
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Informate Salta
- Marta SOLÍS: ARGENTINO: Unika fervojo en Andoj el Monato (2005/04, p.19)
- Oficiala retejo
Federala Ĉefurbo | Bonaera Provinco | Catamarca | Chaco | Chubut | Córdoba | Corrientes | Entre Ríos | Formosa | Jujuy | La Pampa | La Rioja | Mendoza | Misiones | Neuquén | Río Negro | Salta | San Juan | San Luis | Santa Cruz | Santa Fe | Santiago del Estero | Tierra del Fuego, Antártida e Islas del Atlántico Sur | Tucumán