Savuŝun
Savušun (ankaŭ literumita kiel Savushun, perse سووشون, elp. suoŝun) estas romano el la jaro 1969 de la irana verkistino Simin Daneshvar[1] kiu temas pri tradicia religia kulturo de ŝijaistoj kaj malrekte pri la hodiaŭa Irano [2][3]. La libro estas aparte interesa ĉar ĝi ankaŭ parolas pri aliaj etnoj en Irano ol persoj. Ĝi estas la unua romano en la persa verkita de virina aŭtoro[4].
Savuŝun | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Simin Daneshvar |
Lingvoj | |
Lingvo | persa lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1969 |
Loko de rakonto | Irano |
La rakonto Savuŝun temas pri la vivo de familio en Ŝirazo kiu estis alfrontita kun la okupado de Irano dum la Dua Mondmilito[1]. Daneshvar uzas folkloron kaj mitaron en Savušun. Lingve, savušun estas koruptaĵo de Siyâvašun, kiu referencas al la tradicia funebrado por Siyâvaš, heroo en la Šâhnâme[2].
Savušun estas "revolucia" kaj tre aklamita verko en la nuntempa persa literaturo, kun kaj literatura kaj populara sukcesoj ene de kaj ekster Irano[1][2]. La romano estis jam tradukita al la angla kaj 16 aliaj lingvoj[5]. En Irano sole jam estis venditaj pli ol 500 mil ekzempleroj de la libro.[6]
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 1,2 (en) "Modern Iran Through Its Novels". Michigan Quarterly Review. 2017-02-23.
- ↑ 2,0 2,1 2,2 (en) Savushun : a novel about modern Iran, Library of Congress
- ↑ (en) Joobin Bekhrad, "Savushun: A novel about modern Iran Arkivigite je 2018-01-21 per la retarkivo Wayback Machine", Your Middle East. la 7-an de septembro 2012
- ↑ (en) Masʿud Jaʿfari Jazi, "Suvashun", Encyclopaedia Iranica, la 12-an de aprilo 2012
- ↑ (fa) "BBC فارسی - فرهنگ و هنر - سیمین دانشور، داستان نویس و مترجم برجسته ایرانی، درگذشت". www.bbc.co.uk
- ↑ Ŝablona eraro: la argumento titolo estas bezonata.