Serbokroata lingvo
Serbokroata lingvo aŭ kroatoserba lingvo (serbokroate: srpskohrvatski aŭ hrvatskosrpski) estas la plej grava okcidenta sudslava lingvo. Ĝi estas la denaska lingvo de la plimulto de kvar el la ses respublikoj de la eksa Jugoslavio (Kroatio, Bosnio kaj Hercegovino, Serbio kaj Montenegro) kaj parolata de 16,3 milionoj da homoj[1]. La serbokroata konsistas el kvar normlingvoj, la serba, la kroata, la bosna kaj la montenegra, kaj do estas plurcentra lingvo. Kvankam ofte tiuj kvar estas traktataj kiel apartaj lingvoj, lingvistoj konsideras ilin kiel ununuran kaj saman lingvon, ĉar la diferencoj inter la normaj versioj ne estas pli grandaj ol, ekzemple, inter la amerikaj kaj la brita versioj de la angla. Ĉiuj kvar normlingvoj baziĝas sur la ŝtokava dialekto. Norme serbokroata estis la oficiala lingvo de la iama Federacia Respubliko Jugoslavio.
Serbokroata | |
Dialekta mapo | |
natura lingvo • makrolingvo • moderna lingvo • multcentra lingvo | |
---|---|
Western South Slavic languages | |
Parolata en | Kroatio, Serbio, Bosnio kaj Hercegovino kaj Montenegro |
Parolantoj | 19 000 000 |
Denaskaj parolantoj | 16,3 milionoj[1] |
Skribo | latina kaj cirila |
Lingvistika klasifiko | |
Hindeŭropa | |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-1 | sh |
ISO 639-2 | scr, scc |
ISO 639-3 | hbs |
Glottolog | sout1528 |
Angla nomo | Serbo-Croatian |
Franca nomo | serbo-croate |
ISO 639 havas kodon por la serbokroata, sed en pli novaj versioj de la normo al tiu iama kodo (sh, hbs) aldoniĝis la apartaj kodoj por la bosna (bos, bs), la kroata (scr/hrv, hr) kaj la serba (scc/srp, sr).
La skribo de la serbokroata lingvo estas tute fonetika, unu litero donas unu solan sonon, ĉiam kaj ĉie saman. Same ĉiuj nuntempaj variantoj de la lingvo (serba, kroata, bosna kaj montenegra) utiligas fonetikan skribosistemon.
Literaturo
redakti- Okuka, Miloš. Eine Sprache – viele Erben: Sprachpolitik als Nationalisierungsinstrument in Ex-Jugoslawien. Klaŭdiforumo 1998. ISBN 3-85129-249-9
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 Ethnologue