Siktivkaro
Siktivkaro (ruse Сыктывкар)[1] estas ĉefurbo de la respubliko Komiio, rusia aŭtonoma subŝtato (oblast). La urbo[2] situas ĉe la rivero Sisola (ru: Сысола) proksime de la enfluejo de la rivero Viĉegda kaj kalkulas proksimume 230 000 loĝantojn (2002), triono el kiuj apartenas al la komianoj, finn-ugra popolo, kaj la resto estas plejparte rusa. La urbo havas gravan lignopretigan industrion, flughavenon, fervojon (Pechora) kaj universitaton (ekde 1972).
Siktivkaro | |||||
---|---|---|---|---|---|
administra dividaĵo de Rusio urbego urbo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 245 083 (2018) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 612 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 61° 40′ N, 50° 49′ O (mapo)61.66666666666750.816666666667Koordinatoj: 61° 40′ N, 50° 49′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 172 m [+] | ||||
Areo | 152 km² (15 200 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+03:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Syktyvkar [+] | |||||
Kernaj informoj
redaktiLa urbo estis fondita en jaro 1586.
La interurba telefona kodo estas 8212, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en jaro 2005).
La loka tempo estas la sama kiel moskva tempo (en jaro 2005).
Geografiaj koordinatoj de la urbo estas 61° 40′ N 50° 49′ O / 61.667 °N, 50.817 °O (mapo)Koordinatoj: 61° 40′ N 50° 49′ O / 61.667 °N, 50.817 °O (mapo).
En la urbo estas fervoja stacio.
Ekonomio
redaktiLa ekonomiaj agadoj de la Komi-popolo varias de gardado de boacoj, ĉasado, fiŝkaptado, kaj lignado en la nordo (kun mineja centro super la Arkta Cirklo ĉe Vorkuta) al agrikulturo, industrio, kaj minado en la sudo.
Esperanto
redaktiEn Siktivkaro okazis en la jaro 1999 plurkontinenta kurso de Esperanto laŭ sugestopedia metodo en la kadro de projekto Indiĝenaj Dialogoj, disvolvita dum la UN-Jardeko de Indiĝenaj Popoloj kaj al kiu partoprenis interalie redaktorino de Komi-radio, vicministro kaj estrino en la ministeria departemento respondeca por komilingvaj lerniloj. Raportis pri ĝi radio, televido kaj gazetaro en la respubliko Komi[3]. Estas tendenco al asimilado kaj rusigo inter la komilingvanoj.
Vizitindaĵoj
redaktiInter la vizitindaĵoj troviĝas ekzemple la nacia muzeo pri la respubliko Komi, la katedralo Stefanovski, geologia muzeo A.A. Ĉernov, monumento de la litero Ö aŭ la monumento Azbuka Anbur[4].
Referencoj
redakti- ↑ La urbo antaŭe estis nomita kiel Ustj-Sisolsk ("ĉe la enfluejo de la rivero Sisola", ruse Усть-Сысольск) ĝis 1930.
- ↑ Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1780.
- ↑ (eo) Aleksandr Melnikov, Indiĝenaj Dialogoj - kio, kial, kiel?, REGO, pĝ 42-44, n-ro 4 (6), septembro 2001
- ↑ (en) Syktyvkar Attractions, Tripadvisor
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redaktiOficiala retejo de la urbo Arkivigite je 2011-07-13 per la retarkivo Wayback Machine