Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                

Publius Papinius Statius (naskiĝinta ĉirkaŭ la jaro 45 en Napolo, mortinta ĉirkaŭ la jaro 96) estis romia verkisto.

Publius Papinius Statius
(45-96)
"Thebais", Manuskripto el la jaro 1000, trovata en la Biblioteko de la Katedralo de Worcester.
"Thebais", Manuskripto el la jaro 1000, trovata en la Biblioteko de la Katedralo de Worcester.
Persona informo
Statius
Naskiĝo 45
en Napolo, Italio
Morto 96
en Napolo, Italio
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Roma regno Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Publius Papinius Statius (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Silvae ❦
Tebado vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li edukitis fare de la patro, kiu mem estis klerita poeto, en poezifarado kaj improvizado. Li ricevis ofte premiojn en konkursoj poetaj. Sed dum la tuta vivo li restis dependa de la inklino de Domiciano kaj de la romia aristokrataro, kiujn li troige blandadis.

De liaj skribitaĵoj, de ties impona fantazio kaj forto eĉ Goeto ravitis - malgraŭ troŝarĝo mitologia -, restis ĝis hodiaŭ: »Silvae«, laŭokazaj poemoj en kvin libroj, la verko »Thebais«, epopeo en 12 libroj kaj nefinita epopeo »Achilleïs«.

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 18. Leipzig 1909, p. 869, kio legeblas tie ĉi interrete.

Eksteraj ligiloj

redakti

La verkoj en la latina originala versio