Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                

Stellan Engholm

sveda esperantisto kaj verkisto

Stellan ENGHOLM (naskiĝis la 25-an de marto 1899 en Stokholmo, mortis la 25-an de januaro 1960)[1] estis sveda esperantisto, instruisto, verkisto kaj tradukisto. Engholm konatiĝis kun Esperanto en 1920, sed iĝis aktiva esperantisto nur en 1927. Dum plejparto de sia vivo li loĝis en Smedjebacken kaj Ludvika en Dalekarlio.

Stellan Engholm
Persona informo
Naskiĝo 25-an de marto 1899 (1899-03-25)
en Stokholmo
Morto 25-an de januaro 1960 (1960-01-25) (60-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Svedio Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj 0
Okupo
Okupo verkisto
esperantisto
tradukisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Kovrilpaĝo de Vivo vokas, 1946

Per siaj originalaj romanoj Al Torento, Homoj sur la Tero kaj la duvoluma Infanoj en Torento, li akiris grandan popularecon. Lajos Tárkony skribas pri lia unua libro, Al Torento, en Enciklopedio de Esperanto (EdE): ”Al la eterna temo, la juneca amo, li sciis doni individuece apartkarakteran prilaboron. Kvankam la libron pezigas balastaj teoriaĵoj, la poezi-inspira sugesto de la vizio pri la amo ekkaptas la leganton”. Vivo Vokas estas pli malfrua verko de Engholm.

Lia dua romano, Homoj sur la Tero, gajnis la premion de la romankonkurso de Literatura Mondo en 1931. Tárkony en EdE denove:

La temo de ĉi tiu libro estas la vivo de bienuloj, diversvojaj sortoj, kiujn kunrokroĉas la ĉefheroo: la Tero. Sobra, kelkfoje tropreciza realismo, profundsonda psikologio, pura stilo, senriproĉa lingvo forgesigas la mankojn de la libro: la malriĉon de okazaĵoj, la tro surtere irantan fantazion. La figuroj de Engholm havas veran karnon kaj sangon, eĉ se la kvanto de la sango ŝajnas iom malmulta.

Laŭ EdE, Engholm pruviĝis talenta verstradukisto en siaj tradukaĵoj aperintaj en Literatura Mondo. Liajn prozajn tradukojn ”karakterizas klara, flua stilo”. Li tradukis Gösta Berling, La Mono de Sinjoro Arne, La Ringo de la Generalo – ĉiuj de Selma LagerlöfPer Balono al la Poluso – taglibro de Andrée-ekspedicio tradukita en kunlaboro kun Paul NylénEkspedicio Kon Tiki de Thor Heyerdahl, La Fino de Folke Bernadotte kaj La Pasko de August Strindberg.

Inter 1943 kaj 1952 li redaktis kaj eldonis la revuon Malgranda Revuon, por kiu li ankaŭ mem tradukis kaj skribis.

Verkoj

redakti

Originaloj

redakti
 
Junuloj en Torento, 1972.

Recenzoj

redakti

Pri Junuloj en Torento

 
 Dua parto de Infanoj en Torento. La infanoj Johano kaj Arae, Ajna kaj Greta fariĝas gejunuloj kun aliaj zorgoj kaj sopiroj, kiam jam la mondo komencas sian ĉiorenversan revolucion ankoraŭ ne finitan. “Etiopujo falis, eksonis jam la unuaj pafoj de nova batalo en Hispanujo...” La sama stilo sobra kaj eleganta, la sama Engholm. Leginda romano do pro la samaj motivoj. 
— F. de Diego. Boletín n195 (jan 1973)

Pri Vivo Vokas

 
 La apero de nova Engholm-romano certe interesos ĉiun, kiu taksas gravaj la evoluon kaj pliriĉiĝon de nia originala literaturo, ĉar Engholm estas unu el la malmultaj verkistoj, kiuj famigis dum la jaroj intermilitaj. Vivo Vokas estas kvazaŭ daurigo de Infanoj en Torento, tiel ke ĝi rakontas pri la postaj vivoj de la Torentaj infanoj. El la antaŭparolo (prezentita ĉefe por helpi al la novaj legantoj kapti la fadenojn) oni sciiĝas, ke "preskaŭ la tuta libro estas verkita en la vintro 1939-40 . . . " dum la unua rusfinna milito, kaj el la enhavo estas klare, ke la rakonto pritraktas la ĝuste antaŭajn jarojn.

La etoso de la libroj de Engholm estas trankvila ; oni ofte sentas, ke la rolulojn ne multe tuŝas la okazaĵoj de la granda mondo. En la nuna verko, tamen, la iamaj infanoj, kiuj jam junuliĝis, renkontiĝas kun problemoj de la plenaĝula vivo : problemoj emociaj, ekonomiaj, politikaj, al kiuj ĉiu el ili reagas laŭ siaj karaktero kaj temperamento. La junuloj impresas kiel tipecaj, pli ol tipaj ; la fakto mem, ke ili estas Esperantistoj, diras al ni, ke ili certe ne estas ordinaraj homoj, kaj ĉi tio iagrade malfaciligas la provon de la verkisto realigi al la leganto la vivojn, kiujn li priskribas. Tra la tuta libro reaperadas iuj ideoj kaj idealoj, kiuj ŝajnas deveni, ne de la homoj kiuj ilin esprimas kaj priparolas, sed de la aŭtoro-kreinto ; la homoj mem videble ne havas ekziston sendependan, sed servas iom tro nude kiel trumpetoj, tra kiuj parolas Engholm laŭ apenaŭ kaŝita didakta maniero. Eble la ĉefa valoro de la verko konsistas en tio, ke ĝi enhavas detalajn priskribojn pri Svedaj moroj kaj kutimoj. Tiuj ĉi partoj klare kaj en interesa maniero bildigas por la leganto iujn facetojn de la Sveda vivo. Tre frape oni rakontas pri la aranĝo, laŭ kiu pluraj familianoj kaj amikoj sin okupas, konstruante domon por unu el ili : pri la gvidaj roloj de la kooperativa movado, de la klerigaj asocioj, kaj ties studrondoj ; pri la graveco de la somermeza festo kaj la grandskala libertempa vojaĝado kiu tiutempe okazas. Ne mankas ankaŭ informoj pri la fizikaj ecoj de Ia Sveda lando, pri la nacia historio, ekonomio, kaj kulturo. En ĉi tiu rilato Vivo Vokas plenumas taskon, kiu povus sen io alia sufiĉe motivi kaj pravigi Ia ekziston de originala literaturo en arta lingvo internacia : la taskon konatigi al la leganto la vivmanieron de liaj kunhomoj en alia lando.

Kiel estas antaŭvideble ĉe tiu ĉi aŭtoro, la lingva stilo estas simpla, facile komprenebla : ĝi estas entute tia stilo, kia tute ne rimarkigas sin, krom ĉe kelkaj makuletoj. Oni bedaŭras, ekzemple, la emon uzi sensubjekte la verbon estas en multaj lokoj, kie per la vorto tio aŭ ĝi oni certe plibeligus la frazon : ĉi tiun difekton oni trovas tre ofte ĉe Angloj kaj Svedoj. La esprimon mi ne povas helpi, ke mi ne estas tiel babilema oni kun surprizo legas en ĉi tiu verko, kiel ankaŭ ne devus (anstataŭ devus ne). 
— Alec Venture. La Brita Esperantisto - Numeroj 503-504 mar-apr 1946

Tradukoj

redakti

Laŭ Libris, li ankaŭ tradukis La infanoj de Betlehem de Selma Lagerlöf, reaperigita de Inko en 2000, tamen laŭ tiu eldono ĝi estas tradukita de Oscar Fries.[4][5]

Artikoloj

redakti

Engholm kunlaboris al Sveda Antologio de 1934, kaj per artikoloj kaj beletraĵoj en multaj Esperanto-organoj, unuavice en La Espero, Literatura Mondo kaj Norda Prismo. Li verkis ankaŭ svede.[mankas fonto]

Bibliografio

redakti

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti