Tófej
Tófej estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en subregiono de Zalaegerszeg. La loknomo signifas laŭvorte: lago-kapo (komprenu: lago-komenco).
Bazaj informoj
redakti- Areo: 15 km²
- Loĝantaro: 690
- Poŝtkodo: 8946
- Telefonprefikso: 92
- Koordinatoj: 46°40′08″N 16°47'57″E
Situo
redaktiTófej situas sur tre mildaj deklivoj, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Zalaegerszeg-Rédics. Nova troviĝas 12, Pacsa 21, Zalaegerszeg 23, Lenti 26 km-ojn.
Historio
redaktiLa unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1307 laŭ tiama hungara ortografio "Thofeu". Laŭ la vilaĝanoj tiutempe estis tie lago. Post la mezepoko la turkoj faris senhoma la vilaĝon. Vilaĝservoj - estas infanĝardeno, lernejo, kuracejo.