Tanakajd
Tanakajd estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en subregiono de Szombathely. La loknomo estas turkdevena: tana=bovido, qajdi=traturnita.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 12 km²
- Loĝantaro: 710
- Poŝtkodo: 9762
- Telefonprefikso: 94
Situo
redaktiTanakajd situas sur ebenaĵo laŭ la ĉefvojo inter Veszprém kaj Szombathely. La lasta urbo troviĝas 10 km-ojn.
Historio
redaktiLa komunumo estis loĝata ekde la pratempoj. Precipe restis objektoj el kuprepoko kaj el la romia epoko. En la frua mezepoko peĉenegoj vivis ĉi tie. En 1939 ĝis tiam memstaraj vilaĝoj Tana kaj Kajd kuniĝis.
Vidindaĵoj
redaktiEn la 16-a jarcento konstruiĝis romkatolika Preĝejo de Sankta Maria (Tanakajd), en 1908 pro incendio ĝi plene rekonstruiĝis. En 1820 klasikisma kastelo de Ambrózy konstruiĝis kune kun bela parko.
Famulo
redaktiEn Tana mortis botanikisto grafo István Ambrózy-Migazzi.