Telekes
vilaĝo en la departemento Vas (Vaŝ) de Hungario
Telekes [telekeŝ] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Vasvár. La loknomo signifas hungare: parcelohava.
Bazaj informoj
redakti- Poŝtkodo: 9812
- Telefonkodo: 94
- Areo: 11 km²
- Loĝantaro: 570
Situo
redaktiTelekes situas for de ĉefvojo, fervojo kaj rivero. Vasvár kaj Zalaegerszeg flankovoje estas bone alireblaj.
Historio
redaktiLa unua mencio okazis en 1255 en formo Telcus. Dum la historio la vilaĝo disiĝis al supra kaj suba Telekes-oj, kiuj en la frua 20-a jarcento unuiĝis. La supra komunumo havas romkatolikan preĝejon omaĝe al Eta Beata Damo, la suba omaĝe al Sankta Triunuo.
En Telekes migra poŝto servas. La loĝantaro okupiĝas precipe pri vinkulturado kaj forstumado.
Famuloj
redaktiEn Telekes mortis ministro Ervin Roszner.