Universitato Marmara
Universitato Marmara (turke Marmara Üniversitesi) situas en Istanbulo. Ĝi estas la dua plej granda universitato en Turkio. Nuntempe, 57,000 studentoj studas tie kaj pli ol 3,000 fakultatanoj instruas tie [1].
Universitato Marmara | ||
---|---|---|
publika universitato eldonejo de malfermita aliro | ||
Informoj | ||
fondodato | 1883 | |
Situo | ||
Geografia situo | 40° 59′ 10″ N, 29° 3′ 13″ O (mapo)40.98611111111129.053611111111Koordinatoj: 40° 59′ 10″ N, 29° 3′ 13″ O (mapo) | |
lando | Turkio | |
urbo | Istanbulo | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 14 066 vd (stato: majo 1984) | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
| ||
filiita al | ||
vd | ||
filioj | ||
vd | ||
| ||
La radikoj de Universitato Marmara estas fiksiĝintaj en la fino de la Otomana Imperio kun la establado de la Hamidiye Lernejo por ekonomio kaj komerco en 1883, kie nur 13 studentoj studis en la unua jaro [2]. En 1923, la nomo de la institucio estis ŝanĝita al "Istanbula Akademio de Komerco kaj Ekonomiaj Sciencoj". En 1982, la akademia institucio estis oficiale deklarita universitato, nomita "Universitato Marmara", post kunfandiĝo kun pluraj lernejoj de alteduko en Istanbulo de malsamaj studkampoj [3].
Organizo
redaktiStudoj en Universitato Marmara estas oficiale okazigitaj en kvar lingvoj: turka, angla, germana kaj franca [2].
Kvankam ĝia komenca specialiĝo estis en la kampo de ekonomiko, aliaj kampoj kiel ekzemple medicino, dentokuracado, juro, arto kaj fremdlingvoj estis iom post iom aldonitaj. Nuntempe la universitato inkluzivas 14 fakultatojn, 9 profesiajn lernejojn por supera edukado kaj 11 esplorinstitutojn.
Fakultatoj
redakti- Atatürk fakultato de Edukado
- fakultato de Dentokuracado
- fakultato de Farmacio
- fakultato de Artoj kaj Sciencoj Arkivigite je 2020-10-26 per la retarkivo Wayback Machine
- fakultato de Belartoj
- fakultato de Juro
- fakultato de Ekonomikoj kaj Administraciaj Sciencoj
- fakultato de Teologio
- fakultato de Komunikado
- fakultato de Inĝenieristiko
- fakultato de Teknologio
- fakultato de Medicino
- fakultato de Sana Edukado
Diplomiĝintaj lernejoj
redakti- instituto por Diplomitaj Studoj en Puraj kaj Aplikataj Sciencoj
- Eŭropa/Eŭropa Komunuma Instituto, renomita kiel Eŭropunia Instituto en 2007
- instituto bankigado kaj Asekuro
- instituto de Edukaj Sciencoj
- instituto de Gastroenterologio
- instituto de Belartoj
- instituto de Neŭrologio
- instituto de Medicino
- instituto de Sociaj Sciencoj
- instituto de Turkologio
- instituto de mezorientologio
- instituto de Sansciencoj
Metiaj lernejoj
redaktiKvar-jaraj programoj
redakti- lernejo bankigado kaj Asekuro
- lernejo de fizika eduko kaj Sporto
- lernejo de Flegado
- İstanbul Zeynep Kamil Metia lernejo de Sanaj Servoj
- lernejo de Fremdaj Lingvoj
Du-jaraj programoj
redakti- Metia lernejo de Teologio
- Metia lernejo de san-rilataj profesioj
- Metia lernejo de Sociaj Studoj
- Metia lernejo de Studoj pri scienco kaj teknologio
Famaj diplomiĝintoj
redaktiInter la famaj diplomiĝintoj de la universitato estas ankaŭ Recep Tayyip Erdoğan, la nuna prezidanto de Turkio, Ahmet Davutoğlu, ministroprezidento de la Turka Respubliko, komika aktoro Kemal Sunal kaj amaskomunikilara magnato Aydın Doğan.
Referencoj
redakti- ↑ "QS World University Rankings-Emerging Europe & Central Asia". Retrieved 15 January 2023.
- ↑ 2,0 2,1 Marmara University (angle) (30 November 2021).
- ↑ Marmara Üniversitesi. Arkivita el la originalo je 2011-01-02. Alirita 2010-06-02 . Arkivigite je 2011-01-02 per la retarkivo Wayback Machine