Wallraf-Richartz Museum
La Wallraf–Richartz Museum (kompleta nomo: Wallraf-Richartz-Museum & Fondation Corboud) estas unu el la tri ĉefaj muzeoj en Kolonjo, Germanio. Ĝi estas hejmo de artgalerio kun kolekto de belartoj el la mezepoko ĝis la komenco de la 20-a jarcento. Fakte la kolekto estas ordigita laŭ kvar artepokoj, nome la jenaj: Gotiko, Renesanco, Baroko kaj Impresionismo.
Wallraf-Richartz Museum | |||||
---|---|---|---|---|---|
arta muzeo | |||||
Lando | Germanio vd | ||||
Situo | Altstadt-Nord | ||||
Adreso | Obenmarspforten 40, 50667 Köln | ||||
Estiĝo | 1824 | ||||
Malfermo | 1-a de julio 1861 | ||||
Direktoro | Marcus Dekiert • Andreas Blühm • Gerhard Bott • Gert von der Osten • Leopold Reidemeister • Otto H. Förster • Ernst Buchner • Hans Friedrich Secker | ||||
Koordinatoj | 50° 56′ 15″ N, 6° 57′ 31″ O (mapo)50.93756.958611Koordinatoj: 50° 56′ 15″ N, 6° 57′ 31″ O (mapo) | ||||
| |||||
Jaraj vizitantoj: | 153 566 (2017) | ||||
| |||||
| |||||
Retpaĝo | http://wallraf.museum | ||||
La muzeo devenas el 1824, kiam kompleta kolekto de mezepoka arto de Ferdinand Franz Wallraf venis al la urbo Kolonjo pro heredo. La unua konstruaĵo estis donacita de Johann Heinrich Richartz, kaj la muzeo malfermiĝis en 1861, ĝuste post lia morto.[1]
La nuna konstruaĵo el 2001, apud la Kolonja urbodomo, estis desegnita de Oswald Mathias Ungers. Ankaŭ en 2001, la svisa kolektisto Gérard Corboud donacis sian impresionisman kaj postimpresionisman kolekton de ĉirkaŭ 170 verkoj al la muzeo kiel permanenta prunto. La muzeo tiam aldonis "Fondation Corboud" al sia nomo.[2]
Galerio
redakti-
Mirakla fiŝkaptado (1610) de Petro Paŭlo Rubens.
-
Madono, de Stefan Lochner, 1448.
-
Infano inter rozoj, de Berthe Morisot, 1881.
-
Hieronymus Bosch, Adorado de la infano, ĉirkaŭ 1568 aŭ poste.
-
Joos de Momper, Montara sceno kun pontoj, fino de la 16-a jarcento aŭ komenco de la 17-a jarcento.
-
Gerard van Honthorst, Adorado de paŝtistoj, 1622.
-
Rubens, Sankta Familio, 1634.
-
Van Gogh, Ponto Langlois en Arles, 1888.
-
Marianne Stokes, Melisande, 1895-1898.
Notoj
redakti- ↑ Josine Ianco-Starrels (1a de Junio 1986), German Exhibition At Santa Barbara Museum Los Angeles Times.
- ↑ "Fondation Corboud: Wallraf-Richartz-Museum". Wallraf.museum. 5a de Marto 2017. Alirita la 14an de Marto 2017.
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo
- Literaturo pri kaj de Walraf-Richartz Museum [1]
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Wallraf–Richartz Museum en la angla Vikipedio.