Willibald Beyschlag
Johann Heinrich Christoph Willibald BEYSCHLAG (naskiĝinta la 5-an de septembro 1823 en Frankfurto ĉe Majno, mortinta la 25-an de novembro 1900 en Halle) estis germana teologo. Li anis ĉe Maikäferbund. Edzigis lin Maria Clemen (naskonte filon kaj filinon Franz).
Willibald Beyschlag | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Willibald Beyschlag | |||||
Naskiĝo | 5-an de septembro 1823 en Frankfurto ĉe Majno | ||||
Morto | 25-an de novembro 1900 (77-jaraĝa) en Halle | ||||
Religio | luteranismo vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Bonna universitato Humboldt-Universitato en Berlino vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Franz Beyschlag (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | teologo universitata instruisto politikisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vivo
redaktiEstante filo de komercisto li trejniĝis inter 1844 kaj 1849 en Frankfurto. En 1850 li fariĝis paroĥestro en Treviro, de kie li vokiĝis kiel kortega predikisto al Karlsruhe. En 1860 li iĝis profesoro pri praktikta teologio en Halle. Tie li ja science kaj publike influadis multflanke. Laŭ ideoj de Friedrich Schleiermacher li klopodis peradi inter la eklezia doktrinaro kaj la moderno. Li ja volis efektivigi havi tracidiojn en novaj videbloj kun ne tro dogmatika limigo. Lia eklezipolitika sinteno gravis por la ideo de la unio. En Badeno li laboris por tiaj celoj kun anoj de Evangelia Alianco, en Prusujo kiel fondinto de la t.n. eklezia Meza frakcio kaj de la gravega periodaĵo "Deutsch-evangelische Blätter". La societon Evangelischer Bund li ankaŭ fondis. Estante akrega malŝatanto de katolikismo li petegis de siaj samideanoj repuŝi konfesiajn malsamojn ne neglektante naciemon.
Verkoj
redakti- Der Altkatholizismus, ³1883
- Aus dem Leben eines Frühvollendeten, ⁷1895
- Neutestamentliche Theologie, 2 Bde., ²1896
- Zur deutsch-christlichen Bildung. Gesammelte Vorträge, ²1899
- Das Leben Jesu, ⁵1912
- Christenlehre, ⁴1917
- Aus meinem Leben, 1896–99
Fontoj
redaktiMeinhold, Peter: "Beyschlag, Willibald" - ĉe: Neue Deutsche Biographie 2 (1955), p. 209-210