Winkel (Zuriko)
Winkel estas komunumo en la distrikto Bülach, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 3775 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. Winkel konsistas el la tri municipoj Winkel, Seeb kaj Rüti.
Winkel | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Zuriko |
Distrikto | Bülach |
Koordinatoj | 47° 29' N, 8° 33' E |
Nombro de loĝantoj | 3775 |
Areo | 8,16 km² |
Alteco | 450 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8185 |
Komunumkodo | 0072 |
Geografio
redaktiWinkel situas en la Zurika Unterlando rekte norde de la Flughaveno Zuriko. Sur la komunuma teritorio iam troviĝis lageto, kiu devis malaperi pro la konstruado de la norda kurvojo de la flughaveno.
Najbaraj komunumoj
redaktiLa komunumo limas en nordokcidento al Bachenbülach, en nordo al Bülach, en nordoriento al Embrach, en sudoriento al Lufingen, en sudo al Kloten, en sudokcidento al Rümlang, kaj en okcidento al Oberglatt.
Trafiko
redaktiDe Winkel per poŝtaŭtobusoj, kiuj estas integritaj en la reton de la Zurika Trafik-Unio oni povas atingi facile la Flughavenon Zurikon kaj la distriktĉefurbon Bülach.
Historio
redaktiSur la teritorio de la municipo Seeb troviĝas restaĵoj de romia setlejo el la 1-a aŭ 2-a jarcento, kiu ankoraŭ hodiaŭ viziteblas. La unua dokumenta mencio de Winkel datas tamen nur el 1044.
Eksteraj ligiloj
redakti