Xavier Espot Zamora
Xavier Espot ZAMORA (naskiĝis la 30 oktobron 1979 en Escaldes-Engordany) estas andora juristo kaj politikisto reprezentanta la partion Demòcrates per Andorra. Li iĝis la Ĉefministro de Andoro la 16an de majo 2019 [1].
Xavier Espot Zamora | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 30-an de oktobro 1979 (45-jaraĝa) en Escaldes-Engordany | ||||
Lingvoj | kataluna • hispana • franca • angla vd | ||||
Ŝtataneco | Andoro vd | ||||
Alma mater | Esade (en) University Ramon Llull (en) ESADE Business School (en) vd | ||||
Partio | Demokratoj por Andoro vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Xavier Espot Miró (en) vd | ||||
Patrino | Melània Zamora Bonet (en) vd | ||||
Parencoj | Júlia Bonet Fité (en) (avino) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto juristo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vivo
redaktiPost lernejado en sia hejmlando kaj en Svislando, Espot studis en Barcelono kie li finis bakalaŭron pri homa scienco ĉe la Universitat Ramon Llull same kiel licenciton kaj magistron en juro ĉe la Escola Superior d'Administración i Dirección d'Empreses (ESADE). Li laboris kiel advokato en la justico en Andoro kaj por pli mallongaj periodoj en Francio kaj Hispanio [2].
En 2011 li iĝis Ŝtata sekretario en la Justicministerio kaj la interno antaŭ iĝi Ministro de la Justico kaj la interno en julio 2012 [3]. En 2016, li ankaŭ iĝis Ministro de Sociaj Aferoj.
Post la baloto en 2019, Espot iĝis ĉefministro [4]. Li estis elektita registarestro kun la subteno de Democrates per Andoro, Liberals d'Andorra kaj Ciutadans Compromesos en la parlamento. Espot transprenis kiel ĉefministro la 16an de majo 2019. Li sukcedis Antoni Martí, kiu ankaŭ reprezentis Demòcrates per Andoro, sed ne povus esti reelektita post du sinsekvaj mandatoj kiel ĉefministro.
Referencoj
redakti- ↑ Xavier Espot jura el càrrec de cap de Govern (ca-es) (2019-05-16). Alirita 19 May 2019 .
- ↑ Espot jura el càrrec com a nou ministre de Justícia i Interior (katalune). Alirita 2023-04-06 .
- ↑ Decret del 16-10-2011 de nomenament del Sr. Xavier Espot Zamora com a secretari d'Estat de Justícia i Interior. (2011-10-16). Alirita 19 May 2019 .
- ↑ . Espot dimiteix com a ministre per centrar esforços en la campanya (katalune) (2019-02-28). Alirita 2023-04-06 .
Vidu ankaŭ
redakti- Administra Konsilio de Andoro