Zoologo
specialisto pri zoologio
Zoologo (aŭ zoologiisto) estas sciencisto kiu studas zoologion, do la sciencon pri animaloj kaj ilia interrilato al ilia medio.
La vorto venas de la greka ζῴον [zoon] "animalo" + λόγος, [logos], "scio".
La laborfakoj de zoologo estas la fakoj de zoologio:
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo zoologio.
- kompara anatomio pri la strukturoj de bestoj
- fiziologio pri la procezoj kaj reagoj de animaloj al nutrado, aero, lumo
- embriologio pri la kresko de animalo el la ovo
- genetiko pri la hereda procezo
- etologio pri la rilato kaj agado de bestoj inter si kaj al aliaj specioj
- ekologio pri la rilato al la medio
- sistematiko, taksonomio kaj evolua biologio pri la klasifikado kaj evoluo en la natura sistemo de specioj
- paleontologio pri pereintaj specioj
- Laŭ la specioj de la studataj bestoj estas multaj specifaj fakoj: ekzemple ornitologio pri birdoj, entomologio pri insektoj.
Edukado
redaktiKiel pri biologio ĝenerale multaj laboroj en zoologio bezonas akademian diplomon. Doktoreco (aŭ simila) estas ĝenerale bezonata por estri sendependan esploradon. Tamen, 4-jara aŭ 6-jara studado kun diploma ekzameno sufiĉas por plejparto de ne-esploradaj laboroj.