Location via proxy:   [ UP ]  
[Report a bug]   [Manage cookies]                

Berlina muro

parto de la interngermana limo

Berlina muro estis la muro, kiu dividis Berlinon de 1961 ĝis 1989.

Berlina muro
Berlina muro
Berlina muro
Aliaj projektoj
Berlina muro en Vikipedio
Berlina muro en Komunejo
Berlina muro en Komuneja kategorio

Citaĵoj

redakti

Henry Kissinger

redakti
 
« Usona provo ne reagi al la konstruado de la muro estis klare konfirmita per tio ke en la tago de ĝia konstruado John F. Kennedy konsentis navigi sur jaĥto kaj la ŝtata sekretario Dean Rusk ĉeestis basbalan matĉon. Atmosfero de krizo mankis al Vaŝingtono»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Willy Brandt devis poste diri, ke lia “orienta politiko”, kaŭzinta agnoskon de la orientgermana reĝimo, estis naskita de elreviĝo je la reago de Usono al la konstruado de la muro. Tamen supozeble ŝoko en Germanio estus eĉ pli granda se klopodoj detrui la muron kaŭzus militon. Eĉ Konrad Adenauer diris al Dean Acheson ke li ne dezirus ke oni defendus Berlinon per nuklea milito, bonege konsciante ke ne ekzistas alia rimedo defendi ĝin. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Aliaj aŭtoroj

redakti
 
« Sed kiam falis la [Berlina] muro, sentojn de la prezidanto kaj la miajn oni povus priskribi per la vortoj: “Ne indas malica ĝojo”. Se finiĝis la Malvarma milito, ne indas kiel fine de la Unua mondmilito dividi la popolojn je venkintoj kaj venkitoj. Inverse — venkis ĉiuj. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]

Vidu ankaŭ

redakti